等身大のゴジラ 東京へ Homgranda Godzilo, al Tokyo

等身大のゴジラ 東京へ-KAITOオリジナル
Homgranda Godzilo, al Tokyo - KAITO-Originala Kanto
2008/10/19

ShukkinkyohiP [sxukkinkjohipii] (出勤拒否P) faris tiun cxi kanton per KAITO.
Godzilo sola pasxas solece en Tokyo senhoma.
La tagoj, kiam oni atakis kaj pelis tiun, estas pasintaj antaux longa tempo.
Ties alteco jam ne estas kelkdek metroj, sed 175cm.
KAITO kantas en tre rara vocxo.
Oni ne rimarkus, se ne estus anoncita ke tiu estas KAITO.
Mi pensas, ke gxi tauxgas al la emo de tiu cxi kanto.


~~~~~~~~~~~~
teksto : ShukkinkyohiP


Homgranda Godzilo pasxas en urbego
Spektante Tokyo-n.
Simbol-truon, ne detruante tiu spektas de sube.
Ial malgxojeta, malvarmeta somera tago.
Falanta negxo estas blueme blanka, koloro de uranio.
Mi volas varmigi min
Per varmoradioj eligitaj de busxo.


Oni pelis min, rigardante min kiel grandega lacerto.
Ecx tiu memoro ekmalaperis.
Mi diris al mi murmure en senhoma urbo.
La aspekto de tiu cxi urbo ne sxangxigxos,
Ho, tiel pasos
Kelkmil jaroj.
Almenaux por savo
Mi volas detrui.