YOWANE HAKU

Yowane Haku (弱音ハク [jouxane haku]) estas virtuala ino, kiu derivigxis de VOCALOID. Sxi simbolas komencanton de komputila muziko, kiu ne povas bone utiligi VOCALOID-on. Jen estas figuro kaj imago de Haku.
ぼっこぼこにされてるよ Mi estas bategita
fare de YowaneP (弱音P)
2007/11/24


Sxin kreis amatora ilustristo CAFFEIN. Laux Nico Nico Enciklopedio (ニコニコ大百科), sxi altas 163cm-n (okulmezurite), pezas 45kg-n (sxi diris), estas agxo malankoliigxema, kaj naskigxis en la 21a de novembro (nome, hodiaux. Tio estas pro ke sxia figuro publikigxis en tiu tago, 2007). Sxi ofte trinkas alkoholajxon malespere. Sxia nomo estis elprenita de kutima frazo 弱音を吐く [jouxane o haku]. Gxi signifas 'lamente diri sian senkapablecon'.


Post ekvendigxo kaj popularijxo de Hatsune Miku, multaj homoj acxetis Miku-n kaj provis fari muzikon per Miku sen muzika sperto. Kompreneble tiuj komencantoj tuj trovis muron ne trapaseblan. Oni povas diri, ke Haku reprezentas staton de tiaj komencantoj.


Tamen, sxi ofte aperas kun VOCALOID-oj en videoj. Nun multaj favoruloj pensas, ke sxi estas iuspeca VOCALOID, kiu ne kapablas suficxe kiel kantisto.


Nun, sxi estas tre populara. Sxia hararo kaj svelta figuro bone aspektas kiel ludisto, dancisto kaj aliaj.
MMD-PV】那由他の彼方まで【Ver.2】
fare de (・谷・)P
2009/07/16


Sed plimultas la videoj, en kiuj Haku malsukcesas.
弱音ハクトルコ行進曲 - ツマンネ\(^o^)/【亞北ネル
Yowane Haku : Turka Marsxo - malinteresa \(^o^)/: Akita Neru
fare de OwataP (オワタP) (origine W.A.Mozart), desegnita de Reika (零花)
2009/04/12


Ankaux jen.
みんなで跳び箱 Cxiuj ludas saltotrapezon
2009/10/12



En Nico Nico Douga, sur sxiaj videoj ofte fluas verdaj vortoj 'ツマンネ' [cumanne]. Gxi signifas 'malinteresa'-n, sed nur en sxia video, gxi estas lauxdo.