*ハロー、プラネット。 *Hello, Planet. Aranĝo por blovinstrumentoj

吹奏楽】*ハロー、プラネット。【編曲】
Blovmuziko : *Hello, Planet. : Aranĝo
2010/07/07

Doryū (どりゅ〜) aranĝis la kanto de sasakure.UK por blovmuziko.
Laŭ skribo de Doryū, tiu planas la koncerton de tiu ĉi aranĝo. Mi volas aŭskulti ludadon de veraj instrumentoj.

*ハロー、プラネット。 *Hello, Planet. Animacia PV

初音ミク】*ハロー、プラネット。【アニメーションPV】
Hatsune Miku : *Hello, Planet. : Animacia PV
2010/01/15

BrotherP (ブラザーP) faris animacian PV por la kanto de sasakure.UK.
Kvankam la originala filmeto jam havas sian PV, BrotherP ŝajnas sukcesi fari la animacion ne detruante, sed abundigante la originalan emon.
BrotherP faris PV ankaŭ por The Wonder Last. Tiu kanto estas la rakonto antaŭ *Hello, Planet. en la sama mondo.

ワンダーラスト The Wanderlast Piano REMIX 3DPV

巡音ルカ】ワンダーラスト Piano REMIX【3DPV】
Megurine Luka : The Wanderlast Piano REMIX : 3DPV
2009/08/05

BrotherP (ブラザーP) faris 3DPV] por la aranĝo de KuronekoP (黒ねこP) de la kanto de sasakure.UK.
En la komenco aperas la frazo 'Antaŭ ol la vivo de tiu ĉi planeto finiĝos, mi konfidu pruvon, ke ni vivis tie ĉi.'
Tio ĉi montras komprenon de BrotherP. Oni povas diverse kompreni pri detaloj de la kanto.
BrotherP faris PV ankaŭ por *Hello, Planet.. Tiu kanto estas la rakonto post The Wonder Last en la sama mondo.

ワンダーラスト The Wonder Last Piano REMIX kantis Usa

(。・x・)つ【ワンダーラスト Piano REMIX】を歌ってみた@うさ
(。・x・)つ : The Wonder Last Piano REMIX mi kantis @ Usa
2009/05/15

Amatora kantisto Usa (うさ) kantis la aranĝon de KuronekoP (黒ねこP) de la kanto de sasakure.UK.
Pura, malgrasa kantado.

ワンダーラスト The Wanderlast Piano REMIX

巡音ルカ】ワンダーラスト Piano REMIX【リミックス】
Megurine Luka : The Wanderlast Piano REMIX : Remikso
2009/03/16

KuronekoP (黒ねこP) aranĝis la kanton de sasakure.UK.
Kiel KuronekoP titolis, en la aranĝo sono de piano estas bele uzitaj.

ワンダーラスト The Wanderlast PV de Mie-no Hito

巡音ルカPV】 ワンダーラスト 【完成版】
Megurine Luka PV : The Wanderlast : Plenumita versio
2009/03/18

Mie-no Hito (三重の人) faris PV] por la kanto de sasakure.UK.
Impresa estas uzmaniero de literoj.

マツリノアト Post Festo

神威がくぽ】マツリノアト【オリジナル】
Kamui Gakupo : Post Festo : Originalo
2008/08/26

Tennen (テンネン) verkis kaj komponis.
Gackpoid (がくっぽいど) kantas.
Multaj homoj donis por tiu ĉi bildojn. Vidu ties malseriozecon.


~~~~~~
マツリノアト [macuri no ato], Post Festo
verkita de Tennen (テンネン)


Mi ridinte laciĝis,
kaj estas malĝojeta ial pro diversaj aferoj.
Vidante spegulon,
aaa aaa aaa...


Mi ĝuis.
Ekstero estas ial tro brila.
Vidante horloĝon,
aaa aaa aaa...


Mi troe ĝojpetolis, ĉu ne?
Ĉar mi ĝojiĝis ial pro diversaj aferoj.
Vidante fotojn,
aaa aaa aaa...


Mia gorĝo soifas.
Mi moritigis plastan botelon.
Vidante retpoŝton,
aaa aaa aaa...


Tiel plori, ridi, reciproke komiki.
Ripetado de sama afero.
Mi kolektas pecojn de rompita orfiŝujo
kaj kunmetas memorojn.
Post festo, festo posta.
Nome, somero finiĝis.
Tiu ĉi varmego finiĝos en aŭtuna ekvinosko.
Mi malrapide iras rajdante melongenan vovon.


Vento blovas,
vesperiĝas,
kaj soniĝas sonorilo kaj vekas min el sonĝo.
Mi evitante piedpremi ŝelojn de cikadoj,
kaj serĉadas memorojn.
Post festo, festo posta.
Nome, somero finiĝis.
Tiu ĉi varmego finiĝos en aŭtuna ekvinosko.
Mi ja malrapide iras rajdante melongenan vovon.
Post festo, festo posta.
Nome, somero finiĝis.
Tiu ĉi varmego finiĝos en aŭtuna ekvinosko.
Mi malrapide iras rajdante melongenan vovon.


=======
Festo posta
後の祭 [ato no macuri]. Japana proverbo. Por iu afero, tro malfrua por fari ion.