Kio estas VOCALOID (1) VOCALOID KIEL SOFTVARA SINTEZILO

VOCALOID ([voŭkalojd], japane, ボーカロイド aŭ ヴォーカロイド) estas muzika softvaro por fari kantadan voĉon. Ĝin kreis la japana firmao, YAMAHA Corporation. Ĝi funkcias en Windows. Japanaj maniuloj ofte mallongige vokas VOCALOID 'ボカロ' [bokaro].


En la jenaj videoj, vi povas vidi kiel oni manipulas VOCALOID en komputilo.


VOCALOID (Ĉi tie KAITO)
KAITOのすっぴん調教手順を晒してみる
Mi vidigas proceson de 'Suppin-chōkyō' de KAITO
2008/05/15


VOCALOID2 (Ĉi tie Hatsune Miku)
GarageBand初音ミクで10分で1曲作ってみた
Mi faris kanton per GarageBand kaj Hatsune Miku dum 10 minutoj
2008/03/14, fare de KoatsuP (こたつP)

Tiu persono manipulas GarageBand (ankaŭ ĝi estas muzika softvaro) kaj VOCALOID en Macintosh. Por manipuli VOCALOID en Macintosh, necesas alia softvaro.


VOCALOID estas kreita nur por japana lingvo kaj angla lingvo. Sed uzantoj diversmaniere faras kantojn per ĝi en multaj lingvoj, inkluzive de Esperanto.


Oni vokas tiajn muzikajn softvarojn 'softvara sintezilo' (angle : software synthesizer, japane : ソフトウェア・シンセサイザー).


2 versioj estas. La malnova nomiĝas nur 'VOCALOID' (aŭ VOCALOID1). La nova nomiĝas 'VOCALOID2'.


YAMAHA publikigis VOCALOID en 2003a jaro, kaj la unuaj produktaĵoj 'LOLA' kaj 'LEON' estis ekvenditaj en 2004. Ili estas VOCALOID(1). Ekde 2007 ekvendiĝis VOCALOID2.
Retejo de VOCALOID farita de YAMAHA


Unue oni traktis ĝin simple kiel sintezilo. Ĝi estis konata de maniuloj de komptila muziko. Tamen, en 2007, post ekvendiĝo de Hatsune Miku [hacune miku], la 1a japanlingva VOCALOID2, cirkonstancoj ŝanĝiĝis.


Hatsune Miku estis produktita de la japana firmao, Crypton Future Media, Inc. (クリプトン・フューチャー・メディア株式会社). Crypton proponis Miku kiel virtualan kantiston. Sur la kesto de Miku, estas desegnita bildo de knabina figuro. Eĉ sxiaj aĝo, alteco, pezeco estas skribitaj. Voĉo de Miku estas prenita de voĉaktorino.


Tuj post vendiĝo de Miku, uzantoj komencis alŝuti videojn kun kantadoj de Miku al video-retejoj (video hosting websites, 動画共有サイト), ĉefe al Nico Nico Douga (ニコニコ動画). Tie Miku gajnis popularecon. Krom maniulo de komputila muziko, multaj homoj ekkonis VOCALOID. En vikipedio VOCALOID estas pli detale klarigita en kelkaj lingvoj. Bonvole konsultu.


En artikolo 'VOCALOID KIEL VIRTUALA KANTISTO' mi klarigas, kiel VOCALOID kaptis popularecon.

                    • -

Se vi volas ion skribi al mi, klaku la subajn literojn 'コメントを書く'. Post skribado, klaku la butonon '投稿'. La spaco 'メール(非公開)' signifas 'retposxto (ne publikigota)', tamen ne necesas tajpi vian adreson.