Kio estas VOCALOID (2) VOCALOID KIEL VIRTUALA KANTISTO

Kio estas VOCALOID (2) VOCALOID KIEL VIRTUALA KANTISTO


Por multaj homoj allogitaj de VOCALOID, ili ne estas simplaj softvaroj, tamen virtualaj kantistoj. Aŭskultantoj imagas iliajn karakterojn. Tiaj imagaĵoj estas iom komunaj inter aûskultantoj. Tiajn imagaĵojn kreis aŭskultantoj mem.


La komenco estis MEIKO, la 1a VOCALOID japanlingva, produktita de Crypton kaj YAMAHA.


La unuaj VOCALOID, LOLA kaj LEON, ne tiel multe vendiĝis en japanio. Anoj de Crypton (ĝi vendis ilin) pensis strategion por vendi MEIKO, kaj sur pakaĵo de MEIKO presis mangaeman figuron de junulino. (Ĉi tie vi povas vidi la pakaĵon.) Sur pakaĵoj de LOLA kaj LEON, nur estas desegnoj (fotoj) de buŝoj. Anoj de Crypton pensis, ke je mangaema figuro aĉetantoj sentas intimecon.


Fakte tio ŝajnis prave. Crypton diras, ke ĝenerale pri muzika softvaro 1000-vendiĝo estas bona sukceso. Dume MEIKO vendiĝis pli ol 3000. Rezulte de tio, Crypton donis ankaŭ al KAITO, la dua VOCALOID japanlingva, figuron same kiel MEIKO. (Ĉi tie vi povas vidi ĝin.) Sed KAITO ne tiel multe vendiĝis. Crypton supozis, ke favoruloj de komputila muziko ĉefe estas viroj, tial multaj ne tiel deziras viran voĉon, ĉar ili mem havas ĝin, aŭ facile inviti siajn viramikojn.


Pri la 3a VOCALOID (la 1a VOCALOID2) japanlingva, HATSUNE Miku (初音ミク), Crypton planis plie progresinte. Ili donis al tiu ne nur figuron, sed ankaŭ aĝon (16 jaroj), altecon (158cm) kaj pezon (42kg). Aldone, ties voĉo estis prenita de animacia voĉaktorino. (Unue Crypton serĉis kantistinon, kiu havas ĉarman voĉon, sed tio malsukcesis. Eble kantistoj timis, ke iliaj kopiaĵoj estos faritaj.) Ties figuro kaj voĉo allogis tiujn, al kiuj estas intimaj mangaoj kaj animacioj. Miku akiris senprecedencan sukceson. Dum 1 jaro ekde vendiĝo, Miku estis aĉetita pli ol 40,000.


Ties populareco vidiĝis en filmeto-retejo, precipe en Nico Nico Douga. Al ĝi diversaj filmetoj kaj muzikoj estas alŝutitaj. El tiuj filmetoj spektantoj imagis karakteron de Miku (pri tio, legu artikolon de Miku), kaj tiaj imagoj aperis al plipostaj filmetoj. Kaj tio ankaŭ influis spektantojn.


Spektantoj komencis vidi ankaŭ MEIKO kaj KAITO kiel kantistojn. Ankaŭ pri ili interesaj filmetoj ekaperis, kaj ili donis proprajn karakterojn al fikciuloj MEIKO kaj KAITO. Tiaj fenomenoj okazis ankaŭ pri postaj VOCALOID. Oni faris bildstriojn kaj animaciojn.
*ほのぼのろいど*【画質向上】
Honobonoloid, fare de kinta, 2007/12/18

Len timas sian debuon.


Oni ne nur kantigas VOCALOID, sed paroligas.
鏡音リンレン が アフレコに初挑戦!
Kagamine Rin kaj Len unuafoje defias vocxaktoradon!
fare de Yūrin (ゆーりん, bildstrio), YunimemoP (ゆにめもP, voĉo kaj filmeto), 2009/12/28

klarigo kaj esperantigita teksto


Multaj homoj desegnas iliajn figurojn kaj alŝutas al PIAPRO, pixiv ktp. Tiuj bildoj ĝojigas favorulojn. En la jena filmeto, iu kolektis bildojn de Crypton-VOCALOID (sen Luka) el PIAPRO kaj prezentis kun muziko de kumputila ludo 'Nursery Rhyme -ナーサリィ☆ライム-'. Tiu ĉi filmeto estas parodio de malfelmo de tiu ludo. Vi povas vidi frenezemajn literojn viki nomojn de propraj VOCALOID.
ピアプロボーカロイド達があのOPに出演してくれました【きしめん
fare de 髭の人, 2008/03/08

La kanto estas titolita 'true my love', verkita de a.k.a.dRESS kaj SAKURA Saori (佐倉紗織), komponita de a.k.a.dRESS, kantita de SAKURA Saori. Ankaŭ voĉo de Miku estis miksita.


Nun, Crypton vendas kelkajn produktaĵojn de VOCALOID. Krome, INTERNET.Co.,Ltd. produktis kelkajn. Spektantoj imagas ke ili estas (bo)gefratoj, nome Crypton-familio kaj INTERNET-familio. Aŭ ofte 2 el ili estas geamatoj.


Ekzemple jena kanto. La kanto de Crypton-familio. Ankoraŭ Luka ne estis vendata.
ミク・リン・レン・KAITOMEIKO『ずっと、ずっと・・・』オリジナル
Por Ĉiam, Ĉiam..., fare de KurousaP (黒うさP), 2008/03/09


がくっぽいどVOCALOIDプチ劇場「がくぽの誕生日の巻」
VOCALOID Malgranda Teatro 'La Ĉapitro de Naskiĝtago de Gakupo'
fare de OwataP (オワタP, voĉo kaj muziko), Atora (アトラ, teksto kaj filmeto), 2009/07/31

esperantigita teksto
En tiu ĉi Crypton-familianoj forgesas naskiĝtagon de Gakupo de INTERNET.


VOCALOID kutime vokas sian uzanton 'mastro' (マスター [mas(u)taa], master)
マスターは残業のようです
Mastro ŝajnas esti laboranta aldonitaĵon, fare de DenpyōP (伝票P), 2008/04/17

klarigo kaj esperantigita teksto
Iu KAITO (spektanto vokas lin 'Denka' (殿下)) telefonas al sia laboranta mastro.


Tamen, inter muzikistoj, estas tiuj, kiuj ne ŝatas tiajn karakterojn. Pri tio, Problemo kaŭzita de karaktereco de VOCALOID


Pri apartaj VOCALOID-oj
Pri diversaj aferoj deVOCALOID-kulturo