Kio estas VOCALOID (7) KAITO

KAITO estas la dua japanlingva VOCALOID [voŭkalojd], havas viran voĉon. Lia sistemo estas VOCALOID1 same kiel MEIKO.
Retejo de Crypton


Lin kreis Crypton Future Media kaj YAMAHA. Voĉo estas prenita de kantisto Fūga Naoto (風雅なおと [huuga naoto]). Tamen iliaj voĉoj malsamas. La nomo 'KAITO' estis varbita. Rezulte de tio, la ideo de unu el MEIKO-uzantoj, shu-t, estis elektita. Laŭ shu-t, 'KAITO' estas la nomo de ties nevo.


Aŭskultantoj pensas, ke li estas la unua filo de Crypton-familio. Laŭ la imago de aŭskultantoj, li ofte havas belan, sveltan figuron. Sed li estas komika kaj malforta. Oni ofte mokas lin, kaj vokas lin 'BAKAITO' (バカイト, 'BAKA' signifas 'stultan'). Tamen eĉ tia karaktero estas ĉarmo por favoruloj.
Jen estas unu ekzemplo de BAKAITO.
KAITO】闇討ちスナイパー【鏡音リンレン】
Surprizataka Snajpero, fare de MeiyokaichooP (名誉会長P) ktp, 2008/10/20

esperantigita teksto


Favoruloj ofte vokas lin 'KAITO-niisan' (カイト兄さん), aŭ ofte nur 'Niisan' (兄さん) . 'Niisan' estas ĝenerala karesnomo de 'pliaĝa virfrato' por voki lin. Ankaŭ aliaj plijunaj VOCALOID-gefratoj vokas lin tiel aŭ simile.


La tago de lia ekvendiĝo estas, laŭ YAMAHA, la 14a de februaro, sed laŭ Crypton, la 17a de februaro en 2006. Favoruloj festas tiujn tagojn kiel naskiĝtago de KAITO. Ĉirkaŭ tiuj tagoj multaj filmetoj de KAITO estas alŝutataj al Nico Nico Douga (ニコニコ動画), kaj multaj bildoj al PIAPRO k.a.


Laŭ Crypton, KAITO estis aĉetita nur 500 antaŭ apero de Hatsune Miku, interalie antaŭa MEIKO 3000. Laŭ analizo de Crypton, multaj preferuloj de komputila muziko estas viroj. Tiuj, kiuj hezitas inviti kantistinon, aĉetas MEIKO, sed por akiri viran voĉon, oni povas memkanti aŭ inviti viran amikon. Tamen, post populariĝo de Miku, ankaŭ KAITO estis atentita kaj multe aĉetita. Iu blogo raportis la prelegon de SASAKI Wataru (佐々木渉, kreinto de Hatsune Miku) en Universitato de Meiji (明治大学), la 1an de novembro 2009. Laŭ ĝi MEIKO kaj KAITO estas aĉetita aparte po proksimume 5000 ĝis tiam.


Same kiel MEIKO, ankaŭ KAITO fariĝis pliaĝa (bo)frato de Miku en imagoj de spektantoj.


Kaj, oni imagis ke KAITO preferas glaciaĵon. La origino estas jenaj filmetoj en NicoDou.


初音ミクからのお願い。
Peto de Hatsune Miku, fare de Tatsunami (たつなみ), 2007/09/16

Miku kantas, "Kie, kion vi faras nun". Ĝi estas citita de la kanto en iu komputila ludo. Eble tiu filmeto duone kompatis kaj duone mokis KAITO, ĉar tiam KAITO estis preskaŭ forgesita ulo.


Tamen, al tiu, tute neatendita respondo aperis en la sama tago.
初音ミクへの回答
Respondo al Hatsune Miku, fare de IceP (アイスP), 2007/09/16

En tiu filmeto KAITO respondas "Mi estis manĝanta glaciaĵon" kaj kantas kanton por infano "Kanto de glaciaĵo", kaj diras "Miku, poste ni kune manĝu".


Aldone, la alia homo faris bildon.
初音ミクへの回答】にイラスト付けてみた
Respondo al Hatsune Miku : Mi ilustris, fare de EmonkakeP (えもんかけP), 2007/09/22


Tiuj forte impresis spektantojn, kaj decidis preferon de KAITO.


Iom post iom KAITO fariĝis populara. Oni diras, ke jena filmeto estas komenco de KAITO-furoro.
キミと出逢ってから (VOCALOID KAITO short ver)に動画をつけてみた
Mi aldonis animacion al 'Ekde kiam mi renkontis vin', fare de MassaoP (真っ青P), 2007/11/01

Kantado de KAITO estis farita de IGASIO, alŝutita al NicoDou en la 28a de septembro. Kanto estis verkita de MIYAZAWA Atsushi (宮澤篤司), komponita de Kōnisshu (コーニッシュ), tema kanto de animacio 'Princess Princess' (プリンセス・プリンセス, 2006).


「卑怯戦隊うろたんだー」をKAITO,MEIKO,初音ミクにry【オリジナル】修正版
Ruzo-Skadrono Urotandā, fare de ShinP (シンP), 2007/11/28

Ne nur KAITO, sed ankaŭ MEIKO kaj Miku kantas. Tiu ĉi temas pri fikcia ruza skadrono. Ĝi estas parodio de skadrono-serio (戦隊シリーズ), populara inter infanoj en Japanio. Ial tiu ĉi kanto kaptis grandegan popularecon. Oni imagis, ke KAITO estas skadronestro, kaj poste 'ruza' (卑怯 [hikjoo]) estis de tempo al tempo karaktero de KAITO (en komika kunteksto).


オリジナル曲「万感吟遊(FULL)」 KAITO
Menestrelado kun Multaj Pensoj, fare de WandererP (わんだらP), 2007/12/07

Ekzemplo de frua originala kanto de KAITO. Serioza enhavo.


KAITOオリジナル曲 「日々精進」
Ĉiutage Klopodi, fare de hal, 2007/12/08

Ankaŭ tiu ĉi estas ekzemplo de frua originala kanto. Komika enhavo. Tiu ĉi kantas staton de KAITO, ke li ne estas atentata, dum Miku estas populara.


初音ミク+KAITO】オリジナル「同じように」【FullVer】
Same kiel, fare de Ten (てん, liriko), hatiku (muziko), IGASIO (manipulado de Miku kaj KAITO), 2007/12/24

Furua ekzemplo de populariĝinta originala kanto. Kanto por geamato.


KAITO】解雇解雇にしてあげる【恐れを知らない戦士】
Mi faru vin maldungita, fare de PuchipuchiP (ぷちぷちP), 2008/01/04

Parodio de fama Miku-kanto 'Mi faru vin Mikumiku' (みくみくにしてあげる♪). KAITO estas apenaŭ maldungita. Moka kanto.


Ĉirkaŭ tiam (januaro) aperis la filmeto, en kiu KAITO kantas 'Insula Kanto' (島唄), verkitan kan komponitan de MIYAZAWA Kazufumi (宮沢和史). Pro mirinde bona kantado de KAITO, tiu filmeto kaptis grandegan popularecon. Nun tiu filmeto jam malaperis.


KAITO】パプリカED「白虎野の娘」兄さん10人前(+リン2人前)【平沢進
La Junulino en Blanka Tigro-Kampo, fare de BucchigiriP (ぶっちぎりP), originale verkita kaj komponita de HIRASAWA Susumu (平沢進), 2008/02/17

klarigo kaj parto de liriko
Ankaŭ tiu ĉi ege populariĝis. Tiu ĉi kaj 'Insula Kanto' estis reprezentaj kovroj de KAITO.


KAITO, kiu estas kutime (ĉarme) stulta kaj malforta, sed kiam li estas serioza, bone kantas, iom post iom populariĝis.
KAITO】何で 伸びた ぼくの 売り上げ【躁鬱状態
Kial multiĝis mia vendiĝo?, fare de SōutsuP (躁鬱P), 2008/03/15

KAITO ĉagrenas, kial li vendiĝis tiel multe, kaj timas sian popularecon post longa malpopulareco.


Eble pro lia karaktero, estas multaj filmetoj, en kiuj li ne nur kantas, sed komike parolas. Ekzemple, jen.
KAITO】方言の彼らがボイトレ?をするようです【お喋り】
KAITO : Dialekt-parolantaj ili trajnas (?) vocxojn : babilado
fare de KansaibenP (関西弁P), DenpyōP (伝票P), 2008/08/30

Ambaŭ estas KAITO. 2 KAITO-uzantoj kunlabore faris ĝin. Malofte KAITO-j kaptas proprajn karakterojn laŭ uzantoj.


En NicoDou per 'tag' mi kalkuris filmetojn rilatantajn al propraj VOCALOID kaj originalajn kantojn de propraj VOCALOID en la 19a de septembro, 2010. Jen estas rezulto. Antaŭa nombro estas originala kanto. La posta estas tuto de rilatanta filmeto. Propraj nombroj eblas ne tiel precizaj. 'Tag' estas ĉiam ŝanĝataj. Unu filmeto povas havi plurajn 'tag' de VOCALOID.


MEIKO 1207 / 8217 ...14.7%
KAITO 1592 / 17699 ... 9.0%
Miku 23197 / 77272 ...30.0%
Rin 5011 / 19250 ...26,0%
Len 3084 / 14113 ...21.9%
Luka 3932 / 13385 ...29.4%
Gakupo 1091 / 5436 ...20.1%
GUMI 991 / 3047 ...32.5%


Multeco de filmetoj de KAITO estas la 3a. Sed proporcio de originala kanto estas la plej malmulta. Kovro, TALKLOID (parolanta VOCALOID), 3DPV ktp estas multaj.


Kiel mi jam skribis en artikolo de VOCALOID kaj MEIKO, VOCALOID1 havas 2 versiojn, 1.0 kaj 1.1. Ambaŭ versiojn oni povas uzi. En la jena filmeto vi povas aŭdi diferencon inter 1.0 kaj 1.1.
KAITO Ver1.0と1.1の検証】デュエットさせてみた【マイマスター】
Ekzamenado de KAITO Ver 1.0 kaj 1.1 : Mi igis KAITO-jn duope kanti : My Master
YuzuP (ユズP), 2009/02/09

Unue mi defiis fari koruson per MEIKO kaj KAITO 1.1, sed kantadoj ne faris bonan harmonion. Poste eksciinte sxanĝmanieron de versioj, mi ekuzis 1.0, sekve koruso iom pliboniĝis. Voĉo de 1.0 estas pli rekta ol 1.1. Se temas pri parolado, 1.1 pli glate parolas.


La lasta versio estas 1.1.2. Tamen povas esti, ke vi hazarde aĉetas 1.1.1. Kiam vi uzas 1.1.1 de KAITO kaj ŝanĝas sistemon al 1.0, KAITO neniam refunkcias. Tial al vi necesas elŝuti la plej novan version 1.1.2 el retejo de Crypton.


Do, mi prezentu kelkajn popularajn kantojn.


KAITO】千年の独奏歌(オリジナル曲)
Solo-kanto de miljaroj, fare de yanagi, 2008/04/27

esperantigita liriko
Tiu ĉi estas la plej populara inter KAITO-solo-kantoj.


KAITO】闇ノ王描いてみた【PV…?】
Mi desegnis 'Reĝo de Mallumo', fare de 有斗, 2008/06/07

Tiu ĉi estas parodio de 'Knabino de Malbono' verkita kaj komponita de Aku-noP (悪ノP). Lirikon verkis a_a. Kantadon faris TetsubunP (鉄分P). Unu el reprezentoj de BAKAITO.


【勝手にPV】しねばいいのに【っぽいもの】
Estus bone se tiu mortus, fare de Iuc, 2009/01/25

Iuc nur faris PV. Kanto mem estis publikigita en la alia filmeto. Ĝi estas verkita kaj komponita de dBu music. Tiu, kiu scipovas la japanan, vidas, ke komentoj de spektantoj estas malbenaj.


【報われない】アナザー:ワールドイズマイン【完成】
Another : World is mine, fare de Megumu (恵), 2009/02/01

Tiu ĉi estas parodio de la kanto verkita kaj komponita de ryo. Parodia liriko estas verkita de Anima (あにま). KAITO estas manipulita de awk.


KAITO】時忘人【オリジナル】
Tempo-forgesinto, fare de ShigotoshiteP (仕事してP), 2009/04/27

La kanto de viro, kiu apartiĝis for de kunbatalantoj.


KAITO】Pane dhiria【オリジナル】
Pane dhiria, fare de ShinjōP (新城P), 2010/01/19

Ĝi temas pri dialogo inter poeto-kantisto kaj dio.


Paro de KAITO kaj MEIKO estas nomita estas nomita 'Pliaĝa Paro' (年長組 [nenĉoogumi]). Kelkaj kantoj de tiu ĉi paro estas popularaj. Pri tio, vidu artikolon de MEIKO.


Krome, inter duetoj kun Miku estas kelkaj popularaj kantoj. La jenaj estas precipe popularaj.


KAITO・ミク』カンタレラ(第二版)『オリジナル』
Cantarella, fare de KurousaP (黒うさP), 2008/02/21

Tiu ĉi temas pri malpermesita amo. 'Cantarella' estas la veneno heredita en Borgia-familio.


初音ミクKAITO】サンドリヨン(Cendrillon)【オリジナル曲】
Cendrillon, fare de Dios/SignalP (シグナルP), 2008/08/25

Iluzio, ke Cindrulino estus asasinisto.


Pri aliaj VOCALOID