Kio estas VOCALOID (9) HATSUNE MIKU

HATSUNE Miku (初音ミク [hacune miku]) estas la 3a japanlingva VOCALOID [voŭkalojd], la 1a japanlingva 'VOCALOID2'.


Ŝin kreis Crypton Future Media. Hatsune (初音 [hacune]) signifas 'la unuan sonon'. 'Miku' estas la alia prononco de vorto 未来 [mirai], kiu signifas 'estontecon'. Laŭ informoj donitaj de Crypton Future Media (kreinta kompanio), ŝi estas 16-jaraĝa knabino, 158cm, 42kg. Voĉo estas prenita de voĉaktorino FUJITA Saki (藤田咲 [huĝita saki]). Tamen iliaj voĉoj malsamas. Figuro estis desegnita de KEI. Sintezilo DX7 de YAMAHA estas inkluzivita al desegno.
Oficiala paĝo de Miku en la retejo de Crypton
Ŝi estis ekvendita en la 31a de aŭgusto 2007. Favoruloj festas tiun tagon kiel la naskiĝtago de Miku.


En 2010, Crypton ekvendis novajn vocxojn de Miku. La varo nomiĝas 'Hatsune Miku Append'. Pri tio, legu artikolon Hatsune Miku (初音ミク) Append.


Ŝi estas la plej populara kaj konata VOCALOID. En la 31a de aŭgusto 2010, en Nico Nico Douga mi serĉis filmetojn rilatantajn al Miku per tag '初音ミク', kaj trovis 76,011 filmetojn. La 2a KAGAMINE Rin (鏡音リン) estas 18,918. En kelkspecaj VOCALOID-rango-filmetoj, multaj videoj de Miku situas alte. Ŝiaj pupoj, precipe Nendoroid (ねんどろいど), estas tuj foraĉetitaj ĉiam, kiam ĝi ekvendiĝas. Oni povas diri, ke Miku estas la simbolo de VOCALOID-kulturo.


Rezulte de sukceso de MEIKO, Crypton planis 'Character Vocal (CV) Series' de VOCALOID2. Laŭ la plano la ŝarĝito donis al VOCALOID figuron kaj imagon de personoj tiaj, kiaj estas intimaj al komikso- kaj animacio-favoruloj por atentigi onin al softvaro de komptila muziko. Tamen, Crypton estas la firmao, kiu vendas sonojn kaj muzikajn softvarojn tute normalajn, ne koncernas al tiaj 'ĉarmaj' fikciuloj. Laŭdire, en Crypton ekzistis kontraŭopiniantaj homoj. Redakcio de iu gazeto de komptila muziko rifuzis prezentadon de Miku.


Tamen Miku vendiĝis multege. Tio estis tute eksteratendita eĉ por kreintoj. Pri tio, bonvole legu la artikolon, 'Kio estas VOCALOID (2) VOCALOID KIEL VIRTUALA KANTISTO'.


Komence, tiuj, kiuj konis, rezervis aŭ aĉetis Miku, estis maniuloj de komptila muziko. Tuj post la vendiĝo de Miku, uzantoj alŝutis filmetojn de Miku al Nico Nico Douga. Ekzemple, jen.
VOCALOID2 初音ミクに「Ievan Polkka」を歌わせてみた
Mi igis VOCALOID2 Hatsune Miku kanti 'Ievan Polkka'
fare de Otomania (muziko), Tamago (たまご, animacio), 2007/09/04


Tiu ĉi filmeto imitis Flash-animacion 'Loituma Girl'. Pri tio, legu la artikolon de HACHUNE Miku. La kanto estas suoma folklora kanto. Ĝi estis alŝutita post 5 tagoj de ekvendiĝo, la 4a de septembro 2007. Ĝi estas plej populara kaj fama filmeto inter la komencaj.


Poste tiu reformita Miku estis nomita 'HACHUNE Miku (はちゅねミク)' [haĉune miku] de Otomania mem. Oni pensis, ke tiu estas alia persono ol Hatsune Miku. 'Hachune' estas iom infanema prononco de Hatsune.


Pro tiaj ĉi filmetoj multaj homoj ĉefe junaj kaj preferantaj animacion kaj komptilan ludon (ĉar tiaj uloj multas inter Nico Nico-spektantoj). Inter ili aperis tiuj, kiuj aĉetis Miku sen sperto de muziko. Tiel Miku multe estis aĉetita, kaj ankoraŭ nun aĉetata.


Se temas pri tiu filmeto de 'Ievan Polkka', ĝi enorme influis al Hatsune Miku mem kaj eĉ ĉiuj VOCALOID. En tiu video, Hachune Miku svingas legomon '(naga)negi' ((長)葱, laŭ japana-Esperanto vortaro, tubforma ajlo). Tio ege impresis spektantojn. Ili imagis, ke Miku preferas legomon 'negi'. Rezulte de tio, spektantoj imagis pri MEIKO kaj alkoholaĵo, KAITO kaj glaciaĵo. Pri tio, bonvolu legi proprajn artikolojn, MEIKO kaj KAITO. Same kiel ili, poste aperintaj VOCALOID-fikciuloj estis diverse imagitaj de spektantoj.


Krome, oni pensis, ke Miku estas stulta knabino (アホの子 [ahono ko]). Laŭdire, ĉar en multaj filmetoj Miku kantis en ebena, senforta voĉo. Sed nunaj imagoj estas diversaj kiel dirite.
代弁させていた初音ミクにちょっと本音で歌ってもらった
Hatsune Miku, kiun mi igis paroli anstataŭ mi, kantis laŭ mia peto, jenna, 2007/09/30

Miku plendas "Ne voku min stulta knabino!" "Mia mastro ne komponas muzikon." "Mi volas kanti ĉarman kanton".


Komence oni igis Miku kanti la kantojn ĉefe popularajn en Nico Nico Douga, aŭ inter junuloj. Jen estas popularaj ekzemploj.


『you』 をVOCALOID初音ミクがハモらせて歌うよ♪
VOCALOID2 Hatsune Miku kantas harmonie 'you'
fare de CreaP, 2007/09/09

Tiu ĉi kanto estis populara en NicoDou. Ĝi aperas en komputila ludo 'Kiam Higurashi voĉas : Solvo' (ひぐらしのなく頃に解), estis komponita de dai, verkita de Yuzuki (癒月).


初音ミクが本気で「奇跡の海」 を歌ってくれた(Ver.1.1-Release)
Hatsune Miku plejforte kantis 'La Mirakla Maro' (Ver.1.1-Release)
fare de TuKuRu, 2007/10/11

Tiu ĉi kanto estis tema kanto de animacio 'Notoj de Lodoss-milito : Kronikoj de Kavaliroj' (ロードス島戦記 英雄騎士伝) elsendita en 1998. Ĝi estis verkita de IWASATO Yūho (岩里祐穂), komponita de KANNO Yōko (菅野よう子).


Krome originale komponitaj kantoj estis alŝutitaj. Unue tiuj ne fariĝis tiel popularaj.


初音ミク】White Letter【オリジナル】
White Letter, fare de GonGoss, 2007/09/09

GonGoss mem verkis kaj komponis. Poste iu faris PV por ĝi. Tio atentigis onin pri tiu ĉi kanto.


Sed post ĉirkaŭ duonmonato post ekvendiĝo, aperis la originala kanto, kiu kaptis grandan popularecon. Ĝi estas la jena.


初音ミク】恋スルVOC@LOID (修正版)【オリジナル曲】
Amanta VOC@LOID, fare de OSTER project, 2007/09/13

esperantigita liriko
Kiel vi legas en esperantigita liriko, Miku kantas al sia uzanto. Kiam Oster project alŝutis tiun ĉi, tiu estis universitata studento. Ties VOCALOID-kantoj kaptis grandan popularecon kaj finfine tiu fariĝis profesia muzikisto.


Post tiu ĉi, popularecon kaptis ĉefe tiaj kantoj, kiaj Miku kantas pri sia stato kaj penso. Ekzemple la jenaj.


初音ミク】みくみくにしてあげる♪【してやんよ】
Mi faru vin Mikumiku, fare de ika_mo (TSURUTA Kamo (鶴田加茂), 2007/09/20

La plej fama Miku-kanto. Miku, kiu venis trans la limo de scienco, petas uzanton haste instali ŝin en komputilon. Ankoraŭ nun (la 31a de aŭgusto 2010) tiu ĉi kanto estas la plejmulte vizitita Miku-kanto en NicoDou (pli ol 8 milionoj). La verso 'Mi faru vin Mikkumiku' (みっくみくにしてあげる [mikkumikuni ŝiteageru]), kiu havas nuancon 'Mi faru vin elkore allogita de mi', fariĝis furoro. Tiu ĉi kanto naskis multegajn parodiojn. Aldone, poste pri tiu ĉi kanto okazis problemo pri kopirajto. Tiu problemo ankoraŭ nun estas prikonsiderenda temo. Mi volas iam verki pri tio.


初音ミクがオリジナル曲を歌ってくれました「Packaged」 Full Ver.
Hatsune Miku kantis originalan kanton 'Pachaged' Full Ver.
fare de kz, 2007/09/25

esperantigita liriko
Kiam kz alŝutis tiun ĉi, li estis universitata (kolegia?) studento. Li kapitinte popularecon en NicoDou, fariĝis profesia muzikisto. KD 'Re:package' farita de livetune (kz) kaj eldonita de Victor Entertainment (ビクターエンタテインメント), havas tiun ĉi kaj aliajn Miku-kantojn de kz, kiu estas la unua KD eldonita de majora rabelo en Japanio.


初音ミクオリジナル曲 「ハジメテノオト(Fullバージョン)」
Hatsune Miku originala kanto 'La Unua Sono'
fare de malo. 2007/10/14

esperantigita liriko
La titolo mem signifas 'Hatsune' (初音). Kiam tiu ĉi kanto estis alŝutita, ia problemo okazis pri Miku. Pri tio, legu artikolon de AKITA Neru (亞北ネル). Tiam la kortuŝiga liriko de tiu ĉi kanto kaptis korojn de VOCALOID-favoruloj.


Dume, pli ĝeneralaj kantoj iom post iom populariĝis. Jen estas fruaj ekzemploj.


「celluloid」 song by 初音ミク
celluloid, fare de baker, 2007/10/05

esperantigita liriko
baker estas profesia muzikisto. Kvankam unue titolo de tiu ĉi filmeto ne inkulzivis 'Hatsune Miku', kaj tute ne aperas figuro de Miku en filmeto, muzikŝatantoj subtenis tiun ĉi kanton, kaj volis, ke baker enigu 'Hatsune Miku' en la titolon por ke pli multaj homoj ekkonu tiun ĉi kanton.


初音ミク が オリジナル曲を歌ってくれたよ「メルト」
Hatsune Miku kantis originalan kanton 'Melt'
fare de ryo, 2007/12/07

Tiu ĉi kanto estas la 2a plejmulte vizitita Miku-kanto en NicoDou, kaj la plejmultajn 'mylist' havas. Post tiu ĉi kanto, ryo alŝutis kelkajn Miku-kantojn, kaj ĉiuj kantoj kaptis grandegan popularecon. ryo fariĝis la plej populara muzikisto inter VOCALOID-favoruloj. Pro tio, li fariĝis profesia muzikisto.


Nun ĉefe popularaj kantoj havas ĝeneralajn enhavojn, ne karakteran de Miku.


Ĝenerale oni diras, "Miku estas pli facile utiligebla ol aliaj VOCALOID, ĉar prononcado estas pli glata kaj pli klara ol la aliaj. Por aŭdigi ŝian kantadon kompare nature, ne necesas tiel multaj manipuladoj". Tamen kantado fariĝas ebena sen speciala manipulo. Laŭ uzanto, Miku kantas en diversaj impresoj, same kiel aliaj VOCALOID.


Mi aldone menciu al karaktero de Miku. Multaj homoj (viroj?) pensas, ke mamoj de Miku estas tro malgrandaj por ŝia aĝo 16. Tio estas kazo por moki, konsoli Miku.
初音ミクのちょっとアレな曲2 牛乳飲め!-Full ver.- (修正版)
Trink lakton!, fare de MAKI Takepon (槇タケポン) aŭ DeadballP (デッドボールP), 2008/01/25

Kanto de iu knabino, kiu malĝojas pri siaj malgrandaj mamoj kaj intencas grandigi ilin trinkante lakton. La kanto ne temas pri Miku. Tamen tio, ke Miku kantas, estas grave(?).


Do, mi iom prezentu precipe popularajn kantojn de Miku. Ĉiuj estas originalaj.


初音ミク が オリジナル曲を歌ってくれたよ「恋は戦争」
Hatsune Miku kantis originalan kanton 'Amo estas Milito'
fare de ryo, 2008/02/22


初音ミクオリジナル曲 「初音ミクの消失(LONG VERSION)」
Hatsune Miku Originala kanto 'Malapero de Hatsune Miku (LONG VERSION)'
fare de cosMo, 2008/04/08

esperantigita liriko


初音ミク が オリジナル曲を歌ってくれたよ「ワールドイズマイン」
Hatsune Miku kantis originalan kanton 'World is Mine'
fare de ryo (muziko), redjuice (bildo), 2008/05/31


初音ミクがオリジナルを歌ってくれたよ「ブラック★ロックシューター
Hatsune Miku kantis originalan kanton 'BLACK★ROCK SHOOTER'
fare de ryo (muziko), huke (animacio), 2008/06/13


「ロミオとシンデレラ」 オリジナル曲 vo.初音ミク
'Romeo kaj Cindrulino' Originala kanto vo. Hatsune Miku
fare de doriko (muziko), Kiru (キル, gitaro), nezuki (bildo), 2009/04/06


初音ミクオリジナル曲】*ハロー、プラネット。【ドットPV付き】
Hatsune Miku Originala Kanto : *Hello, Planet. : Kun Dot PV
fare de sasakure U.K., 2009/05/24

esperantigita liriko


【オリジナル曲PV】結ンデ開イテ羅刹ト骸【初音ミク
Originala kanto kaj PV : Ferminte Malferminte Demono kaj Kadavro : Hatsune Miku
fare de Hachi (ハチ), 2009/07/06


初音ミク オリジナル曲 「裏表ラバーズ」
Hatsune Miku Originala kanto 'Du Flankoj Lovers'
fare de wowaka, 2009/08/30


Pri aliaj VOCALOID