Novaj VOCALOID-oj de Crypton

Lastatempe publikigxis informoj de novaj VOCALOID-oj. De Crypton Future Media, 4. De AHS, 3. Jen estas ekzemploj de Crypton-VOCALOID-oj. Ambaux vocxoj estis prenitaj de unu knabino, kiu estas trajnata pri Musical.


La unua, knabina vocxo.
VOCALOID2「Project if...」/崖の上のポニョ
Nova VOCALOID 'Project if...' / Ponyo sur Klifo
2009/10/26

Sursxutita de Crypton mem sur YouTube. Kanto estas tema kanto de animacioa kino 'Ponyo sur Klifo' (崖の上のポニョ), regxisorita de Miyazaki Hayao (宮崎駿), publikigita en 2008.


La dua, virknaba vocxo.
ボーカロイド「Project if...」 デモソング 少年声
Nova VOCALOID 'Project if...' Demosong Virknaba Vocxo
2009/11/13

Sursxutita de iu sur Nico Nico Douga. mp3 estas en la blogo de Crypton. Kanton verkis kaj komponis Toraboruta. Ne nur tio, sed, laux la blogo de Crypton, tiu koncernas ankaux al desegnoj de 'one point-accessory' ktp de novaj VOCALOID-oj.


Hodiaux, 15a de novembro 2009, okazis VOCALOID-evento, THE VOC@LOiD M@STER 10 en Ikebukuro, Tokyo. Tie mi hazarde renkontigxis kun s-ro Toraboruta mem kaj nur iomete interparolis. Li diris, ke perfektan version de tiu cxi kanto li poste faros, kaj volas enregistri gxin en la novan albuman KD-n. Mi antauxjgxuante atendos.


Pri aliaj Crypton-VOCALOID-oj kaj AHS-VOCALOID-oj, mi poste raportos.