千年の独奏歌 Solo-kanto de miljaroj

KAITO】千年の独奏歌(オリジナル曲)
KAITO : Solo-kanto de miljaroj (Originala kanto)
2008/04/27

yanagiさんがKAITOで作った曲。歌う機械が大事な人との別れを歌います。
ちょっとアイリッシュっぽいでしょうか。
声が格好よく調整されています。KAITOにしてはとても珍しい声です。
VOCALOIDを知ったばかりの時にこの曲を聴き
こんな曲をアマチュアが作るとは……と開いた口がふさがらなかったです。
yanagi komponis kaj verkis por KAITO.
Kanto-masxino kantas pri dividigxo de iu grava al tiu masxino.
Cxu gxi estas iom keltema?
Vocxo estas sxike manipulita. Tre rara vocxo pri KAITO.
Mi unue auxskultis gxin, post nelonge mi ekkonis VOCALOID-on.
Tiam mia busxo ne fermigxis pro la surprizo,
ke amatoro komponis tian cxi kanton.

~~~~~~
teksto : yanagi


Mi sola staras sur griza monteto, sur velkintaj herboj.
Spektante cxielan limon, mi pensadas tion, cxi tion.
Ventoj sxancelas petalojn, kaj milda rideto via.
Peco de fora memoro, iluzio trans bruna koloro.


Mi ludos kanton, kiun neniu konas,
ecx se mia korpo rustinte malfunkcius.
Mi kantados al tombo duone disfaligxinta,
la kanton donitan de vi.


Kvankam mia korpo tuta estas nur artefarita,
Almenaux mian koron mi dedicxu al kanto.


Mi sola pasxas al la subiranta suno kun malnovigxinta gitaro.
Ombroj dancas kun sororigxintaj ehxoj.
Frotvunditaj fingroj estas lumitaj malakre.
Mi kantas murmure. La melodio flugas kun vento al cxiela limo.


Argxentaj dentoradoj grincas kun eta sono.
Dauxre sonorigxas malakraj korbatoj.
Miaj glasaj okuloj spegulas la cxielon.
Kia vizio gxi estas?


Kvankam sub cxi tiu luno ni neniam renkontigxos,
por eterne al cxi tiu cxielo mi kantados.


Violet-kolora monteto, sur kiu ni renkontigxis.
Gxi jam estas griza kadavro post kelkmil noktoj.


Kvankam mia korpo tuta estas nur artefarita,
Almenaux mian koron mi dedicxu al kanto.
Kvankam sub cxi tiu luno ni neniam renkontigxos,
por eterne al cxi tiu cxielo mi kantados.

                • -

Aliaj muzikoj de yanagi
PASSIONAIRE