MUZIKISTOJ, P

Tiuj, kiuj faras muzikojn, aux paroladojn per VOCALOID [vouxkalojd], estas cxefe amatoraj muzikistoj. Sed kelkaj profesiuloj estas. Ankaux profesiuloj senpage alsxutas siajn videojn kaj estas traktataj egale. Jam kelkaj amatoraj muzikistoj, kaptinte popularecon, ekagadis kiel profesiuloj.


Spektantoj ofte nomas ilin '~~P' (P prononcigxas [pii]). P estas mallongigo de 'producer'. Tiu kutimo devenis de komputila ludo THE IDOLM@STER. En Nico Nico Douga, estas multaj videoj de tiu cxi ludo. Por rekoni tion, ke kiu video apartenas al kiu alsxutinto, oni aldonis al videoj 'tag'-on de nomo de alsxutinto. (Pri 'tag', mi poste klarigos en alia artikolo.) Tia kutimo radikigxis en Nico Nico Douga. Alsxutantoj de THE IDOLM@STER nomas sin mem ~~P. (Aux povas esti la okazoj, same kiel VOCALOID, ke spektantoj nomas alsxutintojn ~~P? Pri tio mi ne certas.)


Tio influis al VOCALOID, kaj aliforme radikigxis.


Oni diras, ke la unua P-nomo estis OnecupP (ワンカップP). Pri tiu, vidu la artikolon pri MEIKO. Tiun nomis spektantoj per 'tag' en ties videoj. Post tio iom post iom radikigxis tia kutimo. Tial pri VOCALOID, P-nomon nomas ne alsxutantoj mem, sed spektantoj.


Interalie multe estas tiuj, kiuj ne havas P-nomon, kaj nomigxas dekomence ne kun P.


Nun, 'P' unulitere signifas ankaux VOCALOID-uzanton.


Interalie, en videoj, komiksoj k.a. VOCALOID-oj vokas siajn uzantojn 'mastro' (マスター [mastaa], master). Mi ne konas, de kio kaj de kiam tiu moro aperis. En THE IDOLM@STER, kantistoj ne vokas siajn P-ojn 'mastro', sed 'producer' k.a.


Manipulado de VOCALOID estas japane '調教' [cxookjoo], '調声' [cxoosei] aux [cxoosee], '督唱' [tok(u)sxoo] ktp. Antauxe oni ofte diris '調教', sed tiu cxi signifas 'dresi'. Tiuj, kiuj pensas 'VOCALOID ne estas besto', ofte uzas '調声'-on (ordigi vocxon) ktp. '督唱' (gvidi kantadon) estas farita kaj uzata de NanameueP (斜め上P).