ココロ・キセキ KOKORO - KISEKI

鏡音レン】ココロ・キセキ【孤独な科学者】
Kagamine Len : KOKORO - KISEKI : Soleca Sciencisto
2008/03/31

ジュンさんによる「ココロ」へのアンサーソング
奇跡のロボットを作った科学者の視点から、レンが歌います。
意外な展開が待っています。
トラボルタさんご自身が作った孤独な科学者の歌
「さよならありがとう」はCD「トラボティック・ワールド」に収録されていますが
内容はこの動画とは異なっています。
また、2009年8月に石沢克宣さんの脚本・演出で舞台化された「ココロ」も
これらとは違う話になっていました。
「ココロ」は他の人が作ったPVも多く、様々な派生作品が生まれています。
Zyun verkis kaj komponis la respondan kanton al 'KOKORO'.
'KISEKI' signifas 'miraklon'.
La kanto de 'soleca sciencisto' kiu faris 'la miraklan roboton'.
Kantas Len. Rakonto rezultas eksteratendite.
Ankaux Toraboruta mem verkis kaj komponis la kanton de la sciencisto,
kiu estas nomita 'Adiaux, dankon' en KD 'TORABOTIC WORLD'.
Gxi estas alia rakonto.
Dume 'KOKORO' farigxis teatrajxo kaj estis prezentita en auxgusto 2009
laux dramo kaj regxisorado de Ishizawa Katsunobu.
Ankaux gxi estis tute alia ol antauxaj du kantoj.
Multaj homoj faris proprajn PV-jn al 'KOKORO'.
Gxi naskis diversajn derivajn videojn.

~~~~~~~~
teksto : Zyun


La unua miraklo estas via naskigxo.
La dua miraklo estas nia kunvivado.


Soleca sciencisto faris roboton.
Oni povis taksi gxin ecx 'mirakla'.


Sed, ankoraux mankas... nur unu...
Gxi estas la programo 'kokoro'.


Mi deziras konigi al vi
homan 'gxojon', homan 'malgxojon'
La mirakla sciencisto koresperas.


Ties sufero dauris,
dume tempo vane pasas.
Lasita kantado, kaj 'Kokoro'.


Viaj okuloj spegulas min.
Kia estajxo mi estas por vi?
Por li tempo ne estas senlima.
Tamen sxi ankoraux ne komprenas.


...Kial vi ploras?


Mistera, Kokoro, Kokoro, Mistera,
Li klarigis 'gxojon'
Mistera, Kokoro, Kokoro, Mistera,
Li klarigis 'malgxojon'
Mistera, Kokoro, Kokoro, Senlima,
Ekster mia kompreno...


La unua miraklo estas via naskigxo.
La dua miraklo estas nia kunvivado.
La tria ankoraux ne okazas. Ankoraux ne...


...Mi ricevis la mesagxon.
...Sendinto estas
...estonta
...MI?!


Trans kelkcent jaroj atingis la mesagxo.
Kantado el 'KOKORO' de la estonta angxelo.


La unua miraklo estas via naskigxo.
(Dankon...
por ke vi naskis min en la mondon.)


La dua miraklo estas nia kunvivado.
(Dankon...
por ke vi pasigis tempon kun mi.)


La tria miraklo estas elkora 'KOKORO' de estonta vi.
(Dankon...
por cxio, kion vi donis al mi.)

La kvara ne necesas, jam mi estas kontenta.
Dankon...
Mi kantos por eterne.


Dankon...


...


En la tria fojo, du mirakloj samtempe okazis.
Unu estis subita komunikado el estonteco.
La alia estis korektado de programo.


Kanto de la roboto korektis ties koron.
Tio farigxis la sxanco por sxi akiri 'KOKORO'-n.


Lia vivo finigxis.


Li donis al sxi heredajxon, nome 'soleco'.
Kaj, li konfidis al sxi la sxlosilon por la miraklo.