Kio estas VOCALOID (15) MEGPOID aŭ GUMI

Megpoid (メグッポイド [meguppoido]) estas japanlingva VOCALOID [voŭkalojd], la 2a VOCALOID vendita de INTERNET.Co.,Lid. Sistemo estas VOCALOID2. Vocxo estas ina. Kreinto donis figuron de virtuala kantiston al gxi, kiu nomigxas GUMI. Oficiala retejo de Megpoid (INTERNET.Co.,Lid.)


Vocxon proponis vocxaktorino / kantisto Nakajima Megumi (中島愛 [nakagxima megumi]). 'GUMI' estis prenita de Megumi. Vocxo de GUMI iom similas al s-ino Nakajima. Sxi diris, ke gxi similas al vocxo en sxia infaneco. Uzantoj alte taksas vocxon de GUMI, ke sxia vocxo estas proksima al la homa.


Figuron de GUMI desegnis konata komiksoverkisto Yuki Masami (ゆうきまさみ [juuki masami]). Buko de sxia rimeno desegne imitis 'TENORI-ON'-on, elektran muzikilon kreitan de YAMAHA.


GUMI estis vendita en la 26a de junio, 2009. Tuj post ekvendigxo, aperis kelkaj popularaj kantoj. Ekzemple la jenaj.
メグッポイド「メグメグ☆ファイアーエンドレスナイト」【オリジナル】
Megu Megu ☆ Fire Endless Night, fare de samfree, 2009/06/26


blue bird
fare de TokuP (とくP), 2009/06/28

esperantigita teksto


Pri sxia karaktero en imago de spektantoj, iom normala knabino. Povas esti, ke sxi estas proksimume samagxa kun Hatsune Miku.
Tio ne klaras. Kelkaj spektantoj imagas, ke sxi sxatas karoton. Eble pro sxia koloro. Aldone s-ino Nakajima kantis kanton de karoto. Jen estas originala kanto por GUMI, preferanta karoton.
メグッポイド】ニンジンだいすきのうた【フィクション】
Kanto de preferegi karoton, OwataP (オワタP), 2009/06/27


Estas ekzemploj, en kiuj GUMI parolas Osaka-dialekton. Cxar INTERNET estas en Osaka, mi pensas, ke tio estas interese konvenas al GUMI. Jen estas tiaj ekzemploj.
産総研ロボットHRP-4C 未夢(ミーム)「異邦人」CEATEC Japan

Tiu cxi roboto estas 'HRP-4C Miimu' (未夢), kreita de Nacia Instituto de Antauxenira Industria Scienco kaj Teknologio, (AIST, 産業技術総合研究所[sangjoo gigxucu soogoo kenkjuugxo]), publikigita en auxtuno, 2009. La roboto havas originalan vocxon, sed tiuokaze parolis kaj kantis per vocxo de GUMI.
Jen alia ekzemplo. Miku kantas kaj GUMI iomete aperas.
ボカロでファミマ入店音に絵を付けてみた
fare de Eromame-sensei (えろ豆先生), 2009/09/18
origine verkita kaj komponita de Satsuki ga tenkomori (さつき が てんこもり), kovrita de alia homo per Hatsune Miku.


Pri aliaj VOCALOID-oj