ココロ漫画版 KOKORO Komiksa

鏡音リン】ココロを漫画化してみた【完成・修正版】
Kagamine Rin : Mi komiksigis KOKORO-n : Perfektigita, Korektita Versio
2009/01/13

ココロ」をある人が漫画にしました。
コマ割があるところを見ると、自作の紙の漫画を動画に仕立てたんでしょうか。
Iu desegnis komikson de 'KOKORO'.
Cxar gxiaj bildoj estas dismetitaj de kadroj,
mi supozas, ke desegninto mem faris videon el sia surpapera komikso.

~~~~~~
teksto


...La roboto farita de la soleca sciencisto
(Doktoro) Bonan tagon.
...Oni povis taksi gxin ecx
(D) Rin.
...'mirakla'.
(Rin) Doktoro, matenigxis. Bonvole vekigxu.
(D) K, Kioma horo nun estas!?
(R) La sepa kaj duono.
(D) Mi dormetis ecx 2 horojn... Do, mi dauxru...
(R) Ne nur dormeti, sed bonvole enlitigxu. Mi estas informita, ke al homo necesas dormo.
(D) Ne. Mi deziras perfektigi kiel eble frue.
(R) Kion?
(D) Vian koron. Ankoraux mankas. Nur unu...la programo 'kokoro'.
...'KOKORO'
Mi deziras komprenigi al vi, 'Gxojon', 'Malgxojon'... Cxar ili estas tre mirindaj...
(R) Mi ne povas kompreni.
(D) Jes. Sed iam... certe okazos 'Miraklo'...
...Tion dirinte li ridis.
...Vi jam ne estas.
...Pasis kelkcent jaroj.
...Mi estis lasita sola.
...Mi volas kompreni,
...tiun, gxis la fino de sia vivo
(R) Doktoro, kio okazis al vi?
(D) Ne... ne gravas.
(R) Vi hemoptizis. Se temas pri homo, ties sano estas dangxera. Cxar hemoptizo estas sangado de spira sistemo, tio ofte kondukas homon al morto pro sufokado. Mi haste komencu...
(D) ...
(R) Doktoro, cxu vi trovis eraron en mia analizo?
...Kial vi ploras?
...Vi provis havigi min... 'KOKORO'-n
(Komptilo) Auxtentigo. VOCALOID02 'RIN KAGAMINE' komencas sercxadon de Programon KOKORO.
(Komptilo) Eraro okazis. El CV02 estis trovita nekonata viruso.
(R) Viruso? Neniam tio eblas. 'Selfscan' trovis nenian problemon. Mi estas 'la mirakla roboto' farita de Doktoro. Cxu ne? ...Doktoro.
(R) Doktoro!
(Komptilo) La eraro estis gxuste korektita. Komencigxas instalo de Programo KOKORO.
...n...Rin...
...Rin... Cxu vi estas tie cxi?
(D) Programo KOKORO estos perfektigita. Se nun tio ne eblus, en fora estonteco, post mia morto, iaj hazardoj kune okazinte... okazos la miraklo...
...Vi ne komprenis tiaman mesagxon.
(R) Mi ricevis la mesagxon. Sendinto estis...estonta...
...Sed certe gxi atingis...
(D) Ah, sed mi faros vin esti en kruela situacio. Lasinte vin... mi faros vin sola eterne. Pardonon, Rin... Sed mi diru, dankon...
(R) A...!? Kio...? Kial... Ial larmo ne cxesas... Kial mi tremigxas? Cxu tiu cxi estas 'KOKORO', kiun mi deziris?
(R) Mistera, Kokoro, Kokoro, Mistera. ...Mi ekkomprenis 'gxojon'.
(R) Mistera, Kokoro, Kokoro, Mistera. ...Mi ekkomprenis 'malgxojon'.
(R) Doktoro... Doktoro...
(R) Senlima. Kiel profunde gxi tremas min...
(R) Nun mi iom rimarkis la kialon de mia naskigxo... Sola vivi, tio estas homsopire...
(D) Homaro formortigxos. Cxar tion ni ne povas cxesigi, mi deziris konservi la heredajxon 'kanton', kiun homo kreis.
(R) Okaze de dangxera cirkonstanco, homo gxenerale anticipas dauxrigon de sia speco...
(D) Antaux longe jam fakistoj finis konservadon de DNA. Muziko estas mirinda kulturo, kiun oni povas kunsenti senvorte. La heredajxo, kiu portos kanton... tiu estas vi, 'VOCALOID' Rin.
(D) ...Tiel mia motivo estis 'granda', sed nun mi simple gxojas vian naskigxon. En tiu cxi mondo, eble mi estis savita de vi.
(D) Vento ekblovis. Ni revenu.
(D) Ja... Ankoraux vi ne prenas mian manon.
(R) ...Mi ne povis ecx preni vian manon, diri nenion... Mi ne povis konigi...
...Jes, en tiu tago, tiam,
(R) El mia koro.
En tuta memoro, 'KOKORO' estas, kaj elfluigxas...
Nun mi povas diri veran vorton.
Mi dedicxas al vi.
Dankon...
por ke vi naskis min en la mondo.
Dankon...
por ke vi pasigis tempon kun mi.
Dankon...
por cxio, kion vi donis al mi.
Dankon...
Mi kantos por eterne.
Dankon...
......
Gxuste tio estis miraklo.
La roboto, kiu akiris 'KOKORO-n' estis kantanta.
Tiu kantis tutan koron.
Tamen, la miraklo dauxris nur momente.
La 'KOKORO' estis tro granda por tiu.
Ne elteninte la masxino rompigxis,
kaj neniam ekmovigxis.
Sed ties mieno estis plenita de rido.
Tiu vidigxis kiel angxelo.