Nico Nico Douga

Nico Nico Douga (ニコニコ動画 [nikonikodouga] aux [-dooga]) estas video-retejo administrata de Niwango [niuxango]. Oni ofte vokas gxin mallongige 'NicoDou' (ニコ動). Gxi estas centra agadejo de VOCALOID [vouxkalojd]-kulturo. Nur registritoj povas uzi gxin. Registrado estas senpaga.


En gxi, oni povas aperigi sur videoj literojn tajpitajn. Tiuj literoj estas nomataj 'komento' (コメント, comment, mallongige コメ [kome]). Alsxutintoj povas tuj koni, kiel spektantoj taksis la videon. Spektantoj povas senti, ke ili estas gxuantaj tiun videon kun multaj aliaj spektantoj. Ankaux tio aldonas amuzecon al videoj. Spektantoj povas montri komentojn en kelkaj koloroj, kelkaj lokoj kaj 3 grandecoj. Ofte diversaj komentoj ornamas videojn. Ili estas nomata 'comment art', kaj oni vokas tiujn, kiuj faras 'comment art'ojn, Komento-metiisto (コメ職人 [komesxokunin]). Ekzemple, se temas pri VOCALOID, en La Unua Sono (ハジメテノオト) dauxre aperadas ili. Komentoj povas efiki motivojn de alsxutintoj por sekvantaj videoj, aux malgrandigxojn de motivo.


Nico Nico Douga aperis en la 12a de decembro, 2007. Tiam videoj de NicoDou estis de YouTube. Sur tiujn videojn spektantoj fluigis komentojn kaj gxojis. Sed poste YouTube rifuzis kontakton de NicoDou. Tial Niwango preparis sian videoretejon, 'SMILEVIDEO', kaj igis gxiajn videojn aperi en NicoDou. Tiel NicoDou reaperis en la 6a de marto. Se oni alsxutas videon en NicoDou, gxi iras al SMILEVIDEO kaj oni spektas gixn en NicoDou.


Mi jam verkis en aliaj artikoloj, VOCALOID-movado naskigxis en NicoDou. Antaux tio, amatoraj muzikistoj ofte uzis muzie, MySpace ktp. Sed en NicoDou, auxskultis la spektantoj, kiuj gxis tiam ne tiel multe konas amatorajn muzikojn. Ili surprizigxis, ke tiuj estas eksteratendite altkvalitaj kiel la amatoraj, kaj unikaj, kaj kelkaj ne tiel similas al konataj popmuzikoj. Aldone, poste aperis tiaj muzikoj kun allogaj bildoj, aux ofte animacioj ktp. Spektantoj esprimis siajn surprizojn kaj lauxdojn per komentoj sur videoj. La komentoj vigligis muzikistojn.


Ofte aperas kruelaj komentoj, kiuj riprocxas sovagxe. Aux, kontraste, strangaj komentoj troige aplauxdas. Tiaj komentoj malkuragxigas alsxutintojn. La plej malbona stato estas reciprokaj riprocxoj de komentoj. Iuj maljuste riprocxas. Kontraux tio aliaj spektantoj sendas komentojn. La antauxaj gxuante sendas komentojn kontraux tio, kaj la aliaj kontraux ktp. ktp. Precipe inter NicoDou-spektantoj estas multaj geknaboj. Oni ofte vidas tre infanemajn komentojn.


En komentoj, multe aperas japanaj interretaj slangoj. Ilin oni ofte vidas en bultenejo 2-channel. Laux Vikipedio, en komenco de NicoDou, kreinto kaj administranto de 2-channel, s-ro Nishida Hiroyuki (西田博之), prezentis NicoDou-on en sia blogo. Cxar pro tio multigxis spektantoj, komentoj estas influitaj de skribmaniero en 2-channnel. Do, mi klarigas 2 slangojn ofte vidatajn.


'w' montras ridadon. Gxi nomigxas 'herbo' (草 [k(u)sa]). Ju pli multe aperas 'w'-oj, des pli tajpintoj multe ridas. Tajpi 'w'-on estas vokata 'kreskigi herbon' (草を生やす [k(u)sao hayasu]. 'w' estas mallongigo de japana vorto 'warai' (笑), rido.
'GJ' estas mallongigo de 'Good Job'. Gxi signifas 'vi bone faris'. Gxi ofte aperas laste, kaj kuragxigas alsxutinton.


Krom komentoj, oni povas aldoni 'tag'-ojn al videoj. 'Tag' estas vortoj, kiuj montras kategoriojn de tiu cxi video. Se oni klakas iun 'tag'-on, oni povas montrigi la videojn, kiuj havas saman 'tag'-on. Oni aldonas al videoj 'Hatsune Miku'-tag-on ktp. P-nomo estas nomata per tag.


Krome estas kelkaj interesaj funkcioj. Tiujn vi vidu rekte en NicoDou.


Se vi ankoraux ne registrigxas en Nico Nico Douga, mi rekomendas registradon. Vi povas registrigxi senpage. Jen estas propraj pagxoj.


Japana pagxo
Cxina pagxo
Hispana pagxo
Germana pagxo


Se vi klakas iun videan piktogramon (icon), aperas la pagxo de saluto (login). Klakante rugxan butonon 'アカウント新規登録へ''會員註册''Registrar Cuenta' 'Neues Konto erstellen', malfermu registran pagxon. En spacojn tajpu vian retposxtan adreson, nomon, vian bildon (elekti), sekson, naskigxtagon, logxlokon, pasvorton (en du spacoj samajn), sekretan demandon kaj respondon. Post tio, tajpante vian retadreson kaj pasvorton en saluta pagxo, vi povas eniri kaj spekti.