Negxa Miku

Negxa statuo de Hatsune Miku aperis en Sapporo.


雪まつり】雪ミクに会ってきた
Negxo-Festo : Mi renkontis Negxan Miku
2010/02/05, fare de UPLP


En urbo Sapporo (札幌), Hokkaidoo (北海道), cxiujare okazas Sapporo Negxo-Festivalo (さっぽろ雪まつり). Festejo estas Granda Strato Parko (大通公園 [oodoorikooen]). Oni faras grandajn negxajn skulpturojn kaj okazigas eventojn. La cxi-jara estas la 61a, okazas ekde la 5a gxis la 11a de februaro.


Kreinto de Hatsune Miku, Crypton Future Media, Inc ekzistas apud festejo. Cxi-jare gxi partoprenis cxi tiun Festivalon titolite 'SNOW MIKU for SAPPORO 2010'. Kiel vi vidas en la supra video (tiun cxi raportis ne Crypton-ano)...
Negxa statuo de Miku estas farita
En metroa stacio Sakaemachi (栄町 [sakaemacxi]) muro estas ornamita de bildoj de Miku.
Speciala kafejo estas malfermita.
Oni povas ludi novan komptilan ludon de VOCALOID 'Project DIVA Arcade' en metroa stacio Odori (大通り [oodoori]).
Speciala pupo Nendoroid Yuki-Miku (雪ミク [jukimiku]) vendigxis. 'Yuki' (雪) signifas negxon.


Jen estas alia video. Iu faris negxan statuon de ne Hatsune Miku, sed Hachune Miku. Tio cxi ne rilatas al Negxo-Festivalo.


はちゅねミク雪像を作ってみた
Mi faris negxan statuon de Hachune Miku
2010/01/18, fare de Funi (ふに)