Miku Miku Dance aux MMD

Miku Miku Dance [mikumikudans] estas senpaga softvaro por fari 3D-PV. Oni vokas gxin mallongige 'MMD'.
Jen estas klariga video.
3Dミクを躍らせるツールを自作してみた(説明前編)
Mi provis memfari ilon por dancigi 3D-Miku (klarigo la 1a), HiguchiM (樋口M), 2008/02/24

3Dミクを躍らせるツールを自作してみた(説明後編)
Mi provis memfari ilon por dancigi 3D-Miku (klarigo la 2a), HiguchiM (樋口M), 2008/02/24


Nun oni povas uzi gxin nur en Windows. En la jena pagxo vi povas akiri MMD. Japana pagxo kaj angla pagxo estas.
Retejo de HiguchiM
Gxia grandeco estas proksimume 10MB. Elsxtita zip-dosiero estas cxirkaux 4.5MB. Tiu, kiu konas pri tiaj softvaroj, surprizigxas pri tiu malgrandeco. Gxi havas 'lip-sync'-funkcio. Elprenante VSQ-dosieron (kantadan dosieron) de VOCALOID, figuro tauxge movas siajn lipojn.


Kreinto estas vokata 'HiguchiM' (樋口M [higucxiem]). Laux Nico Nico Enciklopedio, M estas mallongigo de 'masochist'.


Unue la figuron de Hatsune Miku kreis Animasa (あにまさ), kaj publikigis gxin.
テスト3 初音ミク3Dデータ再配布とステージデータ配布
Provo3 Redono de 3D-datumo de Hatsune Miku kaj podio, Animasa, 2007/11/30

Animasa disdonis tiun cxi 3D-figuran datumon. Akirinte gxin, HiguchiM faris MMD, kaj disdonis gxin senpage en la supra retejo. en la 30a de 2008, HiguchiM publikigis 'MikuMikuDance (Multi-Model Edition)'. Pro tio oni povas aperigi plurajn figurojn samtempe.


Poste multaj volontuloj kreis modelojn ne nur VOCALOID, sed ankaux aliajn, kaj senpage disdonis. Nun ili estas ne kalkureble multaj. Vi povas koni ilin en la jena pagxo.
VPVPwiki


Oni ofte utiligas gxin por fari VOCALOID-PV.


Ecx konkurso de MMD oni okazigis en Nico Nico Douga jam kelkfoje. Gxi nomigxas 'MikuMikuDanceCup' (MMD杯 [emuemudiihai]). Pli kaj pli ties teknika nivelo altigxas. Jen estas rezulto de la 4a konkurso.


【第4回】MikuMikuDanceCup IV A NEW HOPE 表彰閉会式【MMD杯】
La 4a : MikuMIkuDanceCup IV A NEW HOPE Premiigo kaj Fermo
2010/02/23