Simpozio pri NicoDou kaj VOCALOID-kulturo : Nuno kaj Estonteco de CGM

En la 10a de marto, 2010, okazis la simpozio pri konsumanto-kreita komunikilo, ĉefe pri VOCALOID kaj Nico Nico Douga, en Tokia Universitato. Ĝi estis titolita 'Nuno kaj Estonteco de Konsumanto-Kreita Komunikilo : la Mondo, en kiun pioniris Hatsune Miku, Nico Nico Douga, PAPRO' (CGMの現在と未来: 初音ミク、ニコニコ動画、ピアプロの切り拓いた世界). En ĝi prelegis gravaj personoj rilate al VOCALOID.


Tiu ĉi simpozio estis planita por 50-jara jubileo de fondado de Societo de Imformacia Proceso de Japanio (情報処理学会).


s-ro KENMOCHI Hideki (剣持秀紀 [kemmocxi hideki])
Kreinto de VOCALOID. Studisto kaj kreanto de son-sinteza tekniko en YAMAHA.
s-ro ITO Hiroyuki (伊藤博之 [itoo hirojuki])
Prezidanto de Crypton Future Media, la kompanio kreinta Hatsune Miku kaj kelkajn VOCALOID.
s-ro KOIZUKA Akihiko (戀塚昭彦)
Kreinto de Nico Nico Douga. Teknikisto de Dwango.
s-ro HAMANO Satoshi (濱野智史 [hamano satosxi])
Sociologo. Lia fako estas informacia socio. Li estas konata pro studo pri Nico Nico Douga. Enketisto de Nihon Gigei, Inc (日本技芸).


La simpozion prezidis s-ro GOTO Masataka (後藤真孝 [gotoo masataka]), unu el kreintoj de 'VocaListener', studisto de Nacia Instituto de Antaŭenira Industria Scienco kaj Teknologio (産業技術総合研究所).


Bedaŭrinde mi ne aŭskultis ĝin. Sed en la jenaj paĝoj estas resumo de enhavo.
Raporto de ASCII.jp
Resumo de s-ro tokyo hideji
El ili mi elprenis kaj esperantigis kelkajn aferojn.


Prelego de s-ro Kenmochi
Li nun ŝajne celas fari VOCALOID ne nur anstataŭaĵo de homa voĉo, sed alia unika, originala voĉa muzikilo. Fakte jam estas la aŭskultantoj, kiuj preferas voĉojn de VOCALOID plie ol la homa.
Li estas celanta plimultigon de voĉoj kaj okazoj por utiligi VOCALOID.
Temas pri ne nur kantado, sed ankaŭ pri parolado. Ili nun estas studanta tian sistemon, kaj ili nomis ĝin VOCALOID-flex. Cetere, ili estas kreanta hispanlingvan VOCALOID.


Prelego de s-ro Ito
Ĉefe pri kopirajto. Crypton permesis onin libere desegni VOCALOID-fikciulojn kaj publikigi interrete, kaj faris originalan licenc-permesigon por ne kontrauxi al kopirajta legxo. Cetere ili fondis PIAPRO. Per tio li celas fari onin pli facile krei kaj publikigi siajn ideojn per muziko, pentrajxo k.a.


Prelego de s-ro Koizuka
Li klarigis historion kaj procezon de evoluigxo de Nico Nico Douga. Unue aperis komento-funkcio, poste 'tag', komunumo (SNS en NicoDou), rekta elsendo, utiligo de Twitter kaj aliaj novaj funkcioj. Celante pli interesan, eksciigan sistemon, li estas aldonanta novajn aferojn. Li diras, ke tio estas pligrandigo de 'cxiama festo'. Li nun pensas pri 'okazigi feston temante estontecon' per antauxsupozo, plano kaj manipulado, kreskado kunposedante teknikojn kaj ilojn kun aliaj homoj.


Prelego de s-ro Hamano
Li analizis NicoDou per 2 vortoj.
Unu estas Arkitekturo de Samtemp-simila Stilo (疑似同期型アーキテクチャー). Per komentoj, spektantoj sentas, kvazaux ili samtempe spektas videojn kun aliaj homoj. Tio kopias staton 'Nun, samtempe oni spertas enhavon'. Tio estas, en NicoDou, auxskultante kantadojn de VOCALOID, oni sentas, ke ili estas auxskultantaj en koncerton kun aliaj homoj.
La alia estas Flueco (流動性, Fluxonomy). Per 'tag'-funkcio, enhavo (videoj) derivigxas kaj evoluigxas al diversaj gxenroj. Kiel mi prezentas en tiu cxi blogo, post kiam iu komponis muzikon kaj alsxutis gxin al NicoDou, alia persono arangxas gxin, aldonas PV, kaj alia persono kantas gxin originalan aux arangxitan kun PV, aperas parodioj, incitatoj ktp ktp... El unu video (muziko) naskigxas variajxoj, kaj ili interrilatas kiel reto. S-ro Hamano diras, ke per tio, en konsumanto-kreita komunikilo en Japanio, uzanto-kreitaj enhavoj estas florantaj, kaj li lauxdis s-ron Koizuka.


Post tio, prelegintoj diskutis gvidite de s-ro Goto. Ili parolis pri akceptado de VOCALOID en fremdaj landoj, neceso lerni en opinioj de profesiaj muzikistoj, maniero pagi monon por interretaj enhavoj.


Ankaux IT Media News raportis gxin.
「インタフェースとしての初音ミク」と、ニコ動“祭り”の進化論


Aldone...
Reklamado de tiu cxi simpozio.
初音ミク】 「CGMの現在と未来」に来ませんか? 【ぼかりす
Hatsune Miku : Bonvole venu al 'Nuno kaj Estonteco de Konsumanto-Kreita Komunikilo' : VocaListener
2010/02/09

S-ro Goto kaj s-ro Nakano Tomoyasu (中野倫靖) faris per VocaListener.

El gxi naskigxis la jenan. Fakte tio estas malgranda ekzemplo de la prelego de s-ro Hamano.


【勝手にPV】「CGMの現在と未来」に来ませんか?【手描きアニメ】
Arbitre PV : Bonvole venu al 'Nuno kaj Estonteco de Konsumanto-Kreita Komunikilo' : Mandesegnita Animacio
2010/03/09

R-Q aldonis PV al la supra kanto.


くまうたCGMの現在と未来
Kumauta : Nuno kaj Estonteco de Konsumanto-Kreita Komunikilo
2010/02/12

Iu faris samenhavan kanton per Kumauta.