VOCALOID-RANGOJ

En Nico Nico Douga kelkaj homoj regule alsxutadas videojn de rango pri VOCALOID-videoj. Multaj rangoj estas, kaj cxiujn faras volontuloj. Jen estas la plej reprezentantaj.


Semajna VOCALOID-Rango (週刊VOCALOIDランキング)
Jen estas ekzemplo.
週刊VOCALOIDランキング #126
Semajna VOCALOID-Rango #126, fare de sippotan, 2010/03/01

Cxiusemajna. Faranto nomigxas 'sippotan'. Gxi fokusas cxiujn videojn de VOCALOID, tamen kies vocxon faris alsxutinto mem, en Nico Nico Douga. sippotan kalkuras rangojn per nombroj de vizito (再生数), komento (コメント), favoro (マイリスト) dum unu semajno uzante la jenan esprimon.
vizitoj + (komentoj*korektvaloroA) + (favoroj*korektvaloroB)
Mi ne skribas pri korektvaloro A kaj B. Pardonon.
Per gxi vi povas koni lastatempan furoron. Cxar gxi estas la plej vidata rango, kiam iu video aperas en gxi, tiun videon multaj homoj vizitas. Por muzikistoj gxi estas grava rango.
En gxi aperas gvidantino. Sxi estis nomita Naho (奈穂).


Taga VOCALOID-Rango (日刊VOCALOIDランキング)
Jen estas ekzemplo.
日刊VOCALOIDランキング 2010年3月1日 #750
Taga VOCALOID-Rango la 1a de marto 2010 #750, fare de rankingloid, 2010/03/01

Cxiutaga(!). Faranto noimgxas 'rankingloid'. Gxi fokusas cxiujn videojn de VOCALOID en Nico Nico Douga, tamen escepte de jam prezentita video (pri tio, escepto estas), homa kantado de VOCALOID-originala kanto kaj VOCALOID-rango.
rankingloid kreis softvaron, kiu auxtomate(!) kalukuras rangojn de videoj, faras rango-videon kaj alsxutas al Nico Nico Douga. Tiun cxi softvaro estas publikigita kaj multaj VOCALOID-rangoj utiligas gxin.
Cxar Taga VOCALOID-Rango ne prezentas jam prezentitan videon, oni cxiam povas koni novajn atentitajn videojn. Escepte, la 1a video, kiu aperis en la 2a kaj postaj, prezentigxas, kaj ekde sekvanta tago ne aperas.
En tiu cxi rango aperas gvidantino. Sxi estis nomita Nikkan-tan (日刊たん).
Oficiala retejo de Taga VOCALOID-Rango


Krome estas multaj rangoj, temas pri apartaj VOCALOID ktp.
Kaj ankoraux unu.


VOCALOID Ranking Watcher
Vidu la dekstran flankon de tiu cxi blogo.
Sxajne gxi fokusas vastege videojn rilatantajn al VOCALOID en Nico Nico Douga. Aperas ankaux homan kantadon, aligxenraj Miku Miku Dance ktp. Se vi klakas thumbnail, vi iros al la video en NicoDou.
Vi povas akiri tiun web widget vi povas akiri en la jena retejo.
ぼかさち Vocaloid Music Search