とどけもの Sendajxo

【UTAU】 とどけもの 【重音テト】
UTAU : Sendajxo : Kasane Teto
2009/05/02

Hodiaux estas naskigxtago de Kasane Teto (重音テト).
Tial la kanton per Teto.
MimiroboP (耳ロボP) verkis kaj komponis.
Ne nur Teto, sed ankaux Delay Lama, Suiga Sora (穂歌ソラ), Takane Miru (高音ミル) kantas.
Cxu vi komprenas, kion tiu cxi liriko kantas?
Lauxdire, gxi temas pri septavola etalona modelo (OSI参照モデル, OSI model) laux RFC1149.
Bonvole guglu. Mi ne povas facile klarigi.
Pri la antauxa, mi komprenis, ke gxi estas sistemo de retposxto.
La posta estas, lauxdire, sercxa regulo de interreta komunikado
nomita 'IP over Avian Carriers' (japane, 鳥類キャリアによるIP),
en kiu oni uzas kolonbojn por porti datumojn.
Tiu cxi RFC1149 estis publikigita en la 1a de aprilo 1990.


~~~~~~~~
teksto : MimiroboP


Skribinte per Askio
'Mi petas prizorgon' tiu donas
Sublandaj homoj cxiuj pensas
ke supra homo estas senpena


Sur la 5a etagxo, maljuna intendanto diras
'Pri oficejaj laboroj mi tute memfidas'
Laux formalo li kondutas
Ne hastu. Unue saluto


Ah, de fora loko, tiu vocxo
Sur iliaj vojoj aperos ankaux sxtormoj


Sur la 4a etagxo, nutristo
Donas nutrajxon al birdoj
Ekvojagxa tago venis
Celu la havenon de 25


Ah, de fora loko, tiu vocxo
Adreson ili havas en siaj cerboj


Ili portas paperetojn kiel eble plej multe
De tiu cxi fenestro de la 3a etagxo
Al 3-dimensia etera spaco
Nu, etendante flugilon, plongxas


Anstataux ni okupitaj
Sur ventok
Celante tiun lokon
Alte ekflugu


Ah, de fora loko, denove vocxo
Ne ekzistas la tuta mapo de tiu cxi mondo


Senkalkureblaj birdoj iras
trans pontoj, muroj kaj pordoj
Limo estas
Sed, cxar ili ne havas mapojn
Okaze ili perdos vojojn


La kelkaj lacigxinte
Falos sur teren
Tamen ili denove
Ekflugos


Anstataux ni okupitaj
Sur ventoj celas havenon
Jen, havenaj pordoj malfermis


=======
supra homo
Tiu donas datumojn skribante per Askio (ASCII). Eble tiu estas Prezenta tavolo (プレゼンテーション層 Presentation Layer).


la 5a etagxo
Sxajne Seanca tavolo (セッション層 Session Layer).


sxtormoj
broadcast storm


la 4a etagxo
Transporta tavolo (トランスポート層 Transport Layer)


la haveno de 25
Simple Mail Protocol (SMTP)


la 3a etagxo
Reta tavolo (ネットワーク層 Network Layer)


3-dimensia etera spaco
Lauxdire 'Ethernet' estis nomita laux etero. Cxi-okaze gxi estas 1-dimensio, kaj 3-dimensia etera spaco estas normala spaco.


Ankaux aliaj vortoj estas laux terminoj de komptila komunikado.