SAKINE MEIKO

Sakine Meiko (咲音メイコ) estas 16-jaragxa figuro de MEIKO. NanameueP (斜め上P) kreis sxian vocxon el MEIKO. Sxian figuron desegnis daigoman. La jena video estas sxia debuo en Nico Nico Douga.


MEIKO咲音メイコ「デリケートに好きして」【カバー】
Delikate amigxu
fare de NanameueP, desegnita de daigoman, originale verkita kaj komponita de Furuta Yoshiaki (古田喜昭), 2008/04/11

Tiu cxi kanto estis originale kreita kiel tema kanto de animacio 'Creamy Mami, la Sorcxa Angxelo' (魔法の天使クリィミーマミ), elsendita en 1983 kaj 84. Cxefulino estas knabino, kiu hazarde akiris sorcxan kapablon, kaj ekagadas kiel kantisto.


Sxia figuro kaj vocxo similas al IDOL (ajdol, アイドル) -kantistino en, precipe, 1980aj jaroj.


Familia nomo Sakine (咲音) imitis Hatsune (初音) Miku. 'Saki' estas unu formo de 'saku' (咲く, flori), kaj, en cxi tiu okezo, gxi inkluzivas la signifon 'saki' (先, antauxo). 'Ne' (音) signifas sonon.

Tiu cxi MEIKO kontribuis por la populareco de MEIKO mem. Pri modelo de MMD, Sakine Meiko aperis pli antauxe ol matura MEIKO. Eble pro ties cxarmo, en MMD-videoj MEIKO ofte aperas en aspekto de SAKINE.
MEIKO咲音メイコ「Be MYSELF」【カバー】
MEIKO : Sakine Meiko 'Be MYSELF' : Kovro
fare de NanameueP (muziko), DekosukaP (デコスカP, video), daigoman (ilustrajxo), 2009/04/11