雪夜に仄めく Vidigxeti en Negxa Nokto

MEIKOオリジナル曲 「雪夜に仄めく」
MEIKO Originala Kanto 'Vidigxeti en Negxa Nokto'
2009/01/21

hal verkis kaj komponis.
La komenca komento de MEIKO:
'Do mi iros sinkroni kun vintro'
MEIKO (naturisto), la kantisto atletema


~~~~~
teksto : hal


Flirte dancantaj blankaj negxeroj
volas pli longe resti,
sed, desegnante kurbon,
fandigxas kaj malaperas cxe miaj piedoj.


Embarasiga estas blanka spirado.
Sxultrojn malvastiginte
mi trapasis ventojn de cxi-sxoseo.


Pura aero miksigxas
inter bruoj, silente faras klaraj
stratajn kolorojn, homajn temperaturojn.


Disigxantaj lumoj kaj dancfaligxantaj negxeroj
interirante ornamas longan nokton.
Mi atente auxdas pasxadon.
Via ritmo enbatigxas.


Cxar promeso maltrankviligas min,
mi faras gxin ne vorte, nek forme.
Sed, estus bone,
se ni tiel cxi kune estus en cxiuj vintroj.


Trans homamasa strato estas deklivo.
Kaj spirado kaj pasxado farigxas malregulaj.
Mi rigardis urbon de alteco.
Gxi aspektis ne stabila kun malklaraj formoj.


Fore sonoranta vintra muziko.
Gxi eniras en malvarmajn ventojn,
enmiksigxas kun kasxitaj revoj, lumoj kaj negxeroj,
fandigxas en tiu cxi nokto.