ハイハハイニ Cindro al cindro
【KAITO】ハイハハイニ【オリジナル】
KAITO : Cindro al Cindro
2009/03/16
niboshi verkis. Tennen (テンネン) komponis kaj faris sonon.
Gitaron ludis Dai (だい) de AGOBOT. Bildo estas de Umu (うむ).
Videon faris Anira (あにら). Encord estas de PiroriroP (ピロリロP).
Multaj personoj kunlaboris.
Laste aperas muzikskatolo. Sxajne gxi estas la motivo de tiu cxi kanto.
~~~~~
liriko : niboshi
Sovagxsoleca sxtala arbaro
En sonorego simila al aplauxdo, mi songxas latunan sxafon
Belega sonorigxo
Iru trans maro fiere, pasxu sub viaj piedoj miliardajn mondojn
Glavaro sxanceligxas
Vestoj malbrue susuras. Malluma silento cxagrenigas
Vermiljone aperi, malaperi
Stari en senlima galerio. Apogi korpon al eterna dormeto
Senfino, spegulo, cxirkauxiri ombroj sinsekvantaj
Ombra dormo, impleksigxintaj fadenoj de soleco
Cxirkauiras, cxagrenas latuna menso
Flamigxas baldakeno de mallumo
Ruinigxadas en abisma songxo, sibariteco de utopio.
Estu sono simila al sonorilo
Vekonta de miljara dormo, mi songxas latunan sxafon
Luksega maro de felto
Sinkroni kun korbatoj de klauxno malaperanta en sorcxa kaverno
Diversaj dentradoj floras
Riglinte mi glitiras, apogas min al belega sonoro
Profundego, malvastaj vojoj, delico, envolvite
Kurbigi, dispremigxi, muziki mortajn sonojn
Kolektigxi, tavoligxi, amasigxi, fina kanto
Sonorigxu, kantu, recitu, refarigxu
Cindro al cindro, polvo al polvo
Cindro al cindro, polvo al polvo
Cindro al cindro, polvo al polvo
Cindro al cindro, polvo al polvo
Refarigxu