少年銀河 Knabogalaksio
【鏡音レン・リン】 少年銀河 【オリジナル曲】
2008/11/03
Toraboruta (トラボルタ) verkis kaj komponis.
Kagamine Len kaj Rin kantas.
Ne nur kanto, sed ankaux video, kiun Toraboruta mem faris, estas eminenta.
Kaj liriko kaj video, ambaux brile impresigxas.
~~~~~~~
liriko : Toraboruta
La knabo diras revon
Ke li iros al kosmo
Cxiuj mokas kaj ridas tion
Kion li diras
Ah, la knabo pasas stelojn, iras fore en galaksio
Li songxas, ke li postulas tion, kion li ankoraux ne vidas
Senlima kosmo estas sopiro kaj espero por li
La knabo iom post iom faras
Kosmosxipon de revo
Tio finfine plenumigxis
Gxi ekiros al kosmo
Ah, la knabo pasas stelojn, iras fore en galaksio
Li ekvojagxis postulante tion, kion li ankoraux ne vidas
Senlima kosmo estas aventurejo por li
Kvankam de tempo al tempo li perdas vojon
En tro vasta kosmo,
La stelo celata de li
Cxiam sensxangxe briladas
Ah, la knabo pasas stelojn, iras fore en galaksio
Li vagas sercxante tion, kion li ankoraux ne vidas
Senlima kosmo estas la loko,
al kiu li dedicxas sian tutan vivon
Ah, la knabo pasas stelojn, iras fore en galaksio
Li finfine trovis tion, kion li gxis tiam ne vidis
La vojo, kiun li iris, estas sopiro kaj espero por cxiuj
___________
Aliaj muzikoj de Toraboruta (トラボルタ)
よつばのクローバー Kvarfolia Trifolio
ココロ KOKORO
頑張ろうよ Mi Kuragxu
トエト Toeto