テクニシャン Teknikulo

【がくぽオリジナル】 テクニシャン 【なっとくして生キロ】
Gakupo Originalo : Teknikulo : Vivu konsentinte vin mem
2009/05/31

IkiroP (生キロP) verkis kaj komponis.
Gackpoid (がくっぽいど) kantas.
La kanto de pentristo, kiu trovis ties celon de pentrado kaj vivo en kaptado de populareco.

~~~~~
teksto : IkiroP (生キロP)


Mallonga jupo, longaj sxtrumpoj, lauxmoda harstilo
Mi enmetas popularajn signojn
Okulvitroj, sxika frunthartufo, mamegoj sub pulovero
Diversaj allogaj junulinoj


Mi volas, ke oni tuj lauxdas min
Mi volas, ke oni vidas multe
Mi volas, ke oni pli kaj pli alte taksi min
Mi alproksimigxis al iliaj placxoj


Cxar mi estas teknikulo
Mi ja pentras pli lerte ol iu ajn
Suficxas malgranda atento. Vidu, alparolu, mi petas
Jes, mi estas teknikulo
Kiam oni atentas min, tiam signifo naskigxas
Pro tio mi pentrados gxis mia morto
Gxis mia morto
Gxis mia morto


Grandega roboto staras antaux la luno
Stereotipajn pejzajxojn mi pentras rutine
Per ega pafilo pafi antaux okuloj
Spektaklo dezirata de cxiuj


Por vesti min per nehezitinda vesto
Por mangxi bongustajxon
Por logxi en trankvila domo
Mi obeas redaktiston


Cxar mi estas teknikulo
Populareco garantias valoron de bildo
Mi ja desegnadas laux deziroj de klientoj
Jes, mi estas teknikulo
Mi timas farigxi nepostulata
Mi desegnadas gxis mia morto
Gxis mia morto
Gxis mia morto


Iam mi rimarkas, ke io estas stranga
Kie estas mia tekniko
Kio estas mia tekniko
Mi ecx ne konas, cxu mi vere havas teknikon, aux ne


Malgraux tio, mi estas teknikulo
Mi faras bildojn bone aspektaj
Facilvidebla komponajxo, gxusta perspektivo, sxikaj koloroj
Cxar mi estas teknikulo
Por oni konscias mian ekziston
Mi vivas pentrante
Mi vivas pentrante
Cxar krom tio mi povas fari nenion