リンリンリンってしてくりん Rin, Rin, Rin, Tiel Telefonu

リンリンリンってしてくりん Rin, Rin, Rin, Tiel Telefonu
鏡音リン】リンリンリンってしてくりん【オリジナルソング】
Kagamine Rin : Rin, Rin, Rin, Tiel Telefonu : Originala kanto
2007/12/28

GevanniP (ジェバンニP, X-FILM) verkis kaj komponis.
Tiu cxi kanto publikigxis 1 tagon post ekvendigxo de Kagamine Rin (鏡音リン).
X-FILM komponis kaj alsxutis al Nico Nico Douga (ニコニコ動画)
4 kantojn per Rin en 4 tagoj.
Auxskultantoj mirigxis pro tio, kaj donis al tiu P-nomon 'GevanniP (ジェバンニP).
'Gevanni' signifas la homon, kiu tre rapide kaj altkvalite faras ion.
Originale 'Gevanni' aperas en la komikso 'Death Note',
kaj faras sian taskon nekredeble rapide.


~~~~~~~~~
teksto : GevanniP


En malluma cxambro posxtelefono lumas.
Mi atendas vian retposxtan mesagxon.
Gxi, plie ol cxio, donas kuragxon al mi.
Ankaux iom strangaj miensimboloj.
Pagu por posxtelefono.
Mi maltrankviligxos, se mi ne povos telefoni.
Sendu retmesagxon cxiutage.
Mi sxategas viajn vortojn.


Cxiam rin, rin, rin, tiel telefonu.
Niaj koroj ligigxas.
Koro lumas rin, rin, rin.
Kaj gxi transiras krizan punkton.


Posxtelefono dauxre silentas.
Mi sopiras vian retmesagxon.
Gxi, plie ol cxio, donas viglecon al mi.
Ankaux iom sercxa foto-mesagxo.
Nepre respondu.
Mi maltrankviligxas, se vi ne respondas.
Cxar mi tajpas retmesagxon ankaux morgaux,
vidigu al mi viajn vortojn.


Cxiam rin, rin, rin, tiel telefonu.
Niaj koroj ligigxas.
Koro lumas rin, rin, rin.
Mi metas koron sopirantan vin sur radioondon.


Cxiam rin, rin, rin, tiel telefonu.
Niaj koroj ligigxas.
Koro lumas rin, rin, rin.
Kaj gxi transiras krizan punkton.

Telmix
MMDPV