Informretejo de VOCALOID

Por verki artikolojn de tiu cxi blogo, mi ofte konsultas la jenajn retejojn. Cxiuj estas verkita en la japana.


Novajxoj
Hatsune Miku miku (初音ミクみく)
Novajxoj pri VOCALOID kaj UTAU, kaj rilataj aferoj, ekzemple, vocxaktoroj de VOCALOID ktp.


Hatsune Miku News (初音ミクニュース)
Ligiloj al retejoj, sur kiuj aperis novaj informoj pri VOCALOID.


Rekomendo spekti kaj auxskulti Hatsune Miku (初音ミク視聴のススメ)
Novajxoj pri VOCALOID, tre ordigitaj. Formulo estas blogo. Ne nur novajxoj, sed ankaux historio de VOCALOID-kulturo, karakteroj de propraj VOCALOID kaj konataj komponistoj, karakterizaj fenomenoj pri VOCALOID-kulturo estas verkitaj. Por fari mian blogon, mi lernis multon el gxi. Oni povas diri ecx tion, ke mia blogo estas malpli bona imitajxo de tiu cxi.


Enciklopediemaj Informoj
Nico Nico Pedia (ニコニコ大百科)
Niko Niko Enciklopedio. Artikoloj cxefe estas 'tag'-vortoj de Nico Nico Douga (ニコニコ動画). Apud la 'tag', kiuj havas artikolon en tiu cxi enciklopedio, aperas malgranda, rugxa marko, en kiu trovigxas litero '百'. Premium-membroj de Nico Dou povas kompili tiun cxi enciklopedion. De gxi oni ekkonas detalajn informojn pri propraj VOCALOID kaj UTAU, muzikistoj, pentristoj, propraj kantoj, karakterizecoj de VOCALOID kaj UTAU ktp.


Hatsune Miku Wiki (初音ミク Wiki)
Klarigoj kaj tekstoj de propraj VOCALOID-originalaj muzikoj kaj muzikistoj.


Datumbazo de UTAU-muzikoj (UTAU楽曲データベース)
Klarigoj kaj tekstoj de propraj UTAU-originalaj muzikoj kaj muzikistoj.


Pri retejoj en lingvoj aliaj ol la japana, mi nur kelkajn konas.


Cxina lingvo
vocaloid cxinlingva teksto wiki (vocaloid中文歌詞wiki)
Angla lingvo
Vocaloid Wiki
Vocaloidism
Engloid's Blog