Kio estas VOCALOID (17) SF-A2 Produktkodo miki

SF-A2 Produktkodo miki (SF-A2 開発コード miki [kaihackoodo miki]) estas japanlingva VOCALOID.
Oficiala retejo
En la supura retejo, oni povas aŭskulti kantadojn. Klaku 2 butonojn '歌声を聴いてみる' sub la bildo de miki (knabina roboto havanta helruĝan hararon kaj vestinta sin per blanka vesto).


miki estas ekvendita de AH-Software en la 4a de decembro, 2009, kun 2 VOCALOID, KAAI Yuki (歌愛ユキ) kaj HHIYAMA Kiyoteru (氷山キヨテル). Ili estas la unuaj VOCALOID de AH-Software.


Voĉo estas prenita de Furukawa Miki (フルカワミキ [hurukauxa miki]) , muzikisto. Figuro de miki estis desegnita de [http://kymg.net/:title=Kozaki Yusuke (コザキユースケ [kozaki juus(u)ke]) , bildstrio-verkisto, ilustristo.


miki ekvendiĝis en la 4a de decembro, 2009. Sed verŝajne la datumo de miki estis donitaj al kelkaj muzikistoj. Antaŭ ekvendiĝo de miki, KD 'VOCALOIDS★X'MAS ~Blanka Nokto Daŭre Estas Silenta~' (VOCALOIDS★X'MAS 〜白い夜は静寂を守ってる〜) estis ekvendita en novembro. En ĝi, kelkajn kantojn evidente kantas miki. La jena estas unu el tiuj kantoj.
【SF-A2 miki】発光体のルーディ【オリジナル曲】
Lumaĵo Rudy, fare de BucchigiriP (ぶっちぎりP), 2009/12/13

esperantigita teksto


Tuj post ekvendiĝo, aĉetintoj faris videojn de originalaj kantoj aŭ kovroj, kaj alŝutis ilin al Nico Nico Douga (ニコニコ動画). La jenaj estas ekzemploj.


miki「ミキミキ★ロマンティックナイト」【オリジナル曲】
Miki Miki Romantic Night, fare de samfree, bildo pentrita de mitsuki, 2009/12/04


【miki】 グッドナイト 【オリジナル曲】
Good Night, fare de Captain Mirai (キャプテンミライ), 200/12/04


Nun ne estas popularaj deriva fikciulo aŭ karaktero de miki.