ゴローンゴローン〜フンコロガシ〜 Goroon Goroon, Fekaĵo-rulanto

【GUMI×Big-AL】ゴローンゴローン〜フンコロガシ〜【オリジナル曲やで】
GUMI×Big-AL : Goroon Goroon, Fekaĵo-rulanto : Originala Kanto
2010/06/26

Nem verkis kaj komponis.
Megpoid (メグッポイド) kaj BIG-AL kantas.
OtonagaiP (大人買いP) manipulis BIG-AL.
UpRightLeftDownChuChuChu desegnis bildon.
Naotoenu (なおとえぬ) faris videon.
Ichii (市井) faris literojn.
Fekaĵo-rulanto (フンコロガシ [hunkorogaŝi]) signifas skarabon.
La 26a de junio en la lasta jaro, Megpoid ekvendiĝis.
Tial, hieraŭ multaj videoj de Megpoid estis alŝutitaj al Nico Nico Douga (ニコニコ動画).
Ankaŭ tiu ĉi estas unu el ili.


~~~~~~~~~
teksto : Nem


Goroon goroon, fekaĵo-rulanto.
Ne tiel vidu min.
Goroon goroon, ankaŭ tiun koron
mi volas varmigi.


Korokorokorori, mi ruladas,
korokorokorori, pecon de revo.
Korokorokorori, senfina vojaĝo.
Korokorokorori, vi kaj mi, duope.


Mi volas ĉesi, fratego. (Ne rezignu.)
Mi volas fariĝi pura insekto. (Ni estas pura, ĉu ne?)
Ĝis kie ni devas porti? (Trans revo.)
Ĉu post tio ni povos fariĝi papilio? (oh, Yes!)


Goroon goroon, fekaĵo-rulanto.
Ne demandu pri kialo.
Goroon goroon, ni ne povas
kontraŭi al nia instinkto.


Goroon goroon, fekaĵo-rulanto.
Ne tuŝu nin per nudaj manoj.
Goroon goroon, mi hontas.
Mi volas eniri en fosaĵon.


Korokorokorori, vidante ĉielon,
korokorokorori, mi sopiras.
Korokorokorori, per tiuj ĉi flugiloj, iam,
korokorokorori, mi ekflugos.


Kial ni rulas fe••ĵon? (Oni implicite konsentas ne demandi tion.)
Ĉu ni ne povas ruli aliajn? (Let's go!)


Goroon goroon, fekaĵo-rulanto.
Eĉ esperi
Goroon goroon, ne permesitaj
proletoj.


Goroon goroon, fekaĵo-rulanto.
Kanabun, majskarabo.
Goroon goroon,cetonio,
kornoskarabo, sekigita bonitaĵo.


Korokorokorori, kororikorokoro,
korokorokorori, la tagon, kiam ni liberiĝos,
korokorokorori, kororikorokoro,
tiu kredas fervore.


Korokorokorori, kororikorokoro,
korokorokorori, ankaŭ morgaŭ, ankaŭ postmorgaŭ,
Korokorokorori, kororikorokorokorori,


fekaĵo-rulanto.


=========
Goroon goroon
Korokorokorori
Ambaŭ estas onomatopeo de rulado.


Kanabun
majskarabo
cetonio
kornoskarabo
Ĉiuj estas insektoj similaj al skarabo.


sekigita bonitaĵo
Bonito estas mara fiŝo. Oni metas maldikajn pecojn de sekigita bonitaĵo en akvo por brogi por supo.