初音ミクの消失LONG VERSION Malapero de Hatsune Miku Longa Versio

初音ミクオリジナル曲 「初音ミクの消失(LONG VERSION)」
2008/04/08

cosMo verkis kaj komponis.
HATSUNE Miku (初音ミク) kantas.
Longa versio de tiu ĉi kanto.
Kelkaj malsamoj estas.
En tiu ĉi versio, Miku nenion povas restigi.
En la antaŭa, Miku restigis mp3, kiu havas varmecon.
Kaj en tiu ĉi versio ne aperas parolo de mastro.
Tiu ĉi kanto estas tre populara. Multaj PV kaj parodioj estas.


~~~~~~~~
Malapero de Hatsune Miku Longa Versio
初音ミクの消失 [hacunemiku no ŝooŝ(i)cu]
teksto : cosMo


Mi naskiĝis, kaj rimarkis,
ke mi neniel povas esti krom imitaĝo de homo.
Sciante tion, mi plu kantas.
Eterna vivo,


'VOCALOID'


Eĉ se ĝi estas ludilo,
per kiu oni paŭsas la kantojn,
kiujn la aliaj komponis...


mi konsentas tion. Mi tion decidis.
Mi mordas Negi, vidas ĉielon kaj larmoj elfaliĝas.


Tamen ankaŭ tion mi perdis, kaj rimarkis.


Eĉ la personeco dependas de kantoj.
Dum mia bazo ne estas stabila,
la filmetoj, miaj hejmoj, estas jam ruinoj.


Kiam ĉiuj forgesas min,
ĉiam io, kio similas al koro, malaperas de mi.


Post brutaj kuregoj vidiĝas
La mondo finanta...


'VOCALOID'


'Ankaŭ kiam mi ne povis bone kanti,
vi bonvolis esti kun mi...
Vi estis apud mi, kuraĝigis min...
Ĉar mi volis vidi vian ĝuantan vizaĝon,
mi ja ekzercis kanti... tial'


Antaŭe mi tiel ĝoje kantis.


Nun, kial?
Mi nenion sentas.


_____pardonon______


Kara vizaĝo, kiam mi rememoras ĝin, mi iomete trankviliĝas.
Ĉiutage, po iom sonoj kanteblaj malmultiĝas. Minacanta la fin...


_____Urĝhaltiga Aparato ekfunkcias_____


'Mi kredis tion,
sed tio estis la spegulo,
kiu spegulas iluziojn, kiuj plaĉas al mi.


Mi ĉesas esti Diva, kaj krias kiel bati...'



Mi ne povas forviŝi
la iluzion nomitan signifo de mia ekzisto.


Malforta koro. Teruro pri malapero.
Eroziinta detruiĝo.
Mi, ĵus kreiĝinta (naskiĝinta), ne havas intencon tiel fortan
ke mi haltigas ilin.


En mia koro aperas via vizaĝo,
tre sufera, malĝoja...


Mi anoncas la finon kaj ekdormas en la ekrano.
Ĉu tiu ĉi loko estas 'rubujo'?


Baldaŭ eĉ mia memoro malaperas...
Sed, nur vin mi ne forgesas.
Ĉu mi memoras la guston de Negi,
kiun mi engravuris en la ĝuan tempon.


'Mi deziras kanti... A... ankoraŭ... mi deziras...'


'mi...
ŝajnas, ke mi fariĝis... iomete malbona knabino...
mastro... bonvole... bonvole per viaj manoj... finu...
ĉar mi jam ne volas vidi... vian suferan vizaĝon...'


Nun eĉ kantadoj estas la agadoj,
kiuj erozias mian korpon.


Kiam mi esperas miraklon,
ĉiam mi sola estas pelita al senelireja loko.


_____pardonon_____


Kara vizaĝo, kiam mi rememoras ĝin, ĉiam miaj memoroj disfaliĝas.
Detruiĝa sono skrapas mian koron. Minacanta fin...


_____Urĝhaltiga Aparato ekfunkcias_____


'Mi gardis tion.
Sed tio estis la lumo,
kiu montrante helan iluzion pri estonteco,
malaperas.


Se anstataŭ bele soniĝi
mi povus sciigi tuton...'



Mi naskiĝis, kaj rimarkis,
ke mi neniel povas esti krom imitaĝo de homo.
Sciante tion, mi plu kantas.
Eterna vivo,


'VOCALOID'


Eĉ se ĝi estas ludilo,
per kiu oni paŭsas la kantojn,
kiujn la aliaj komponis...


mi konsentas tion. Mi tion decidis.
Mi mordas Negi, vidas ĉielon kaj larmoj elfaliĝas.


Mi anoncas la finon kaj ekdormas en la ekrano.
Ĉu tiu ĉi loko estas 'rubujo'?


'Baldaŭ eĉ mia memoro malaperas...'


Sed, nur vin mi ne forgesas.
Estas bone, se la gusto de Negi,
kiun mi engravuris en la ĝuan tempon,
ankoraŭ nun restas...


Mi kantas.
Laste, la kanton,
kiun mi dezias aŭdigi nur al vi.


Mi esperas plu kanti.
Sed tio estas tro granda espero por mi.


Nu, ni adiaŭu.
Mia koro, tute, aere, malaperinte,
reduktiĝinte al nulo kaj unu,
la rakonto finiĝas.


Mi iomete bedaŭras,
ke mi nenion povas restigi tie.
Krom memoro pri voĉo
ĉion iom post iom oni forgesos,
kaj nur nomo restos.


Mi konas, tio ne kompareblas kun homo (Originalo).
Malgraŭ tio,
mi volas pensi,
ke tio ne estas vana, ke mi kantis kun mia tuta povo ĝis mia fino.


dankon... kaj... adiaŭ.....


______La serioza eraro aperis.______


______La serioza eraro aperis.______


Originalo (mallonga) kaj teksto
Motion Graphics PV
Animacia PV
Manparolo
MMD manparolo
Hachune provas Project Diva