枕木 Ŝpalo

鏡音リン】枕木【オリジナル曲】
Kagamine Rin : Ŝpalo : Originala Kanto
2008/05/07

Captain Mirai verkis kaj komponis.
KAGAMINE Rin (鏡音リン) kantas.
Melodio estas ĝoja, sed liriko estas iom malĝoja kaj soleca.
Tiu ĉi estas la tria verko de serio 'Pri Iluzio' (幻想論シリーズ).
En tiu ĉi paĝo en la blogo de Captain Mirai,
vi povas legi la klarigon de komponinto mem (japane),
kaj povas aŭskulti la muzikon de la grupo,
kiu influis al Captain Mirai.


~~~~~~~~
枕木 [makuragi]
Ŝpalo
verkita de Captain Mirai


Atente rigardu en mallumo.
La unua trajno iras en nokto.


Ridu adiaŭante al la spegulo,
lasante la kofron malplena.


Forta kontraŭvento
estas bona vekigo.


Matena birdo subite ekflugbatis.


Se ĉi-nokte fajfo soniĝos,
verŝajne fora estonteco ekmoviĝos.
Se ĉi-nokte fajfo soniĝos,
verŝajne, antaŭ tagiĝo.


Mi ekvojaĝas en nigra mallumo,
tra blanka nebulo sur la kajo.


Forĵetinte la malnovan taglibron
en la rubujon,
atente aŭdu
la harmonion de transirejo.


Se ĉi-nokte fajfo soniĝos,
verŝajne fora estonteco ekmoviĝos.
Se ĉi-nokte fajfo soniĝos,
verŝajne, antaŭ tagiĝo.


Ne estu kaptita de profunda izoleco.
Nek de la mallumo, kiun mi eniris perdinte celon.
Mi! Kuraĝu, vidu antaŭon en ritmoj de ŝpaloj!


Se ĉi-nokte fajfo soniĝos,
verŝajne fora estonteco ekmoviĝos.
Se ĉi-nokte fajfo soniĝos,
verŝajne, antaŭ tagiĝo.


Ĉi-nokte kredante miraklon
mi silente ekiros al fora estonteco.
Ĉi-nokte kredante miraklon
silente, antaŭ tagiĝo.


Ding dong dang dong ding...
Ding dong dang dong dang...