探偵むしめか゛ね 〜 さらば怪人256面相 Detektiva Lupeo ~Adiaŭ, Suspektindulo 256-vizaĝo

鏡音レン】探偵むしめか゛ね 〜 さらば怪人256面相【オリジナル曲】
Kagamine Len : Detektiva Lupeo ~Adiaŭ, Suspektindulo 256-vizaĝo : Originala Kanto
2010/04/08

BucchigiriP (ぶっちぎりP) verkis kaj komponis.
KAGAMINE Len (鏡音レン) kantas ĉefe.
Koruse Megpoid (メグッポイド).
Krome Gackpoid (がくっぽいど) kaj HATSUNE Miku (初音ミク) parolas.
Agatanomichi (あがたのみち) desegnis kaj faris animacion.
En tiu ĉi kanto, kio estas kantita? Mi ankoraŭ ne komprenas.
Jen mi tradukas kelkajn ŝlosilojn(?).


(komento de la filmeto verkita de BucchigiriP)
The-world-believer:Amiko. Vi ne bezonas dubi tion, ke vi trovis ion en la angulo de la mondo per tiu lenso radiuse kelkcentimetra. Tio estas sufiĉe nature, ke mi donas tiun lupeon al li. Sed tiu ĉi estas mirinda emocio. Estas ironie tio, ke mi ne povas esti ludo-amiko krom tia ĉi formo. Sed tio taŭgas al distraĵo. Mi trankvile ĝuu la memoron pri longe antaŭaj aferoj.

(Prezentoj de propraj uloj verkita de Agatanomichi en tiu ĉi retejo, mallongigitaj de mi)
•Knabo (voĉo : Len)
Detektivo. Ian ajn malfacilajn akcidentojn li solvas per lia elstara senco. Ĉiam li havas 'La Mondan Lupeon' (世界ルーペ), kiun lia patro donis al li. Suspektindulo 256-vizaĝo implikadas lin en akcidentojn unu post la alian.
•Knabino (voĉo : GUMI)
Genia detektiva knabino, kiu helpas la knabon, samtempe estas studento de altlernejo. Iam la knabo solvis la akcidenton pri malapero de ŝia pliaĝa frato, kiun ŝi ne povis solvi. Ŝi rimarkas la aferon, kiun la knabo ne rimarkas, sed ne mencias tion pro lia alta fiero.
•Suspektindulo 256-vizaĝo (voĉo : Gakupo)
Li gvatadas agadojn de la knabo. Lia celo ne estas klara.
•Rika-chan (voĉo : Miku)
Enigma knabina voĉo, kiu parolas en telefono, kiam la knabo telefonas al iu. Ĝi aŭdiĝas kiel robota, registrita voĉo. Ĝi konsilas al la knabo.


~~~~~~~~~~
探偵むしめか゛ね 〜 さらば怪人256面相
[tantei muŝimegane saraba kaiĝin nihjakugoĝuurokumensoo]
verkita de BucchigiriP


Ankaŭ hodiaŭ akcidento venas.
Tuj ĝi venas. Kutima afero.
En mia cerbo aperas firmega logiko.
Krome necesas nur pruvo.


Facila afero. Sed enigmo ne malaperas.
Monda kaptilo...


La kaptilo, kiun
eĉ la talento de elstara detektivo ne povas trarigardi.
Penplenajn tagojn mi volas solvi.
Kiam mi vidis la kalendaron de kajereto tra lenso,
fumo pikis mian okulon.


Knabino : De la rubujo de tiu ĉambro aperis dubinda sondosiero! Kion ĝi signifas?
Knabo : Tia problemo estas facila. Pli grava estas...
Knabino : Hi!?
Knabo : Kial unu post la alia okazas akcidentoj ĉie, kien mi iras? Pro tio la memoro de mia kajereto baldaŭ estos plenita de datumoj. Nur tiu ĉi lupeo fidindas. Kie estas la spuro?


Ankaŭ hodiaŭ mi postpelas la akcidenton.
(Knabino : Bonvolu atendi~!)
Ne estas tempo ĉe mi por rilati kun vi. (Knabo : Hej, poste diru!)
Sur miaj miringoj sonoriĝas la enigma voĉo.
Kiu vi ja estas? Neniu respondo.


? : mi estas rika dankon por via telefono
Rika : mi pensas ke vi ja estas krimulo


Prfekta kaptilo. Mi ne povas malaperigi tiun ĉi enigmon.
Jes, se ĉi tiel.


Ĉar la fiero de Eminenta Detektivo ne permesas,
mi ne povas ignori tion, kion mi vidis per miaj okuloj.
Mi surstrekis sur ĉiuj morgaŭaj planoj.
Unu ŝlosilon donu al mi.


Rika : mi estas rika uhuhu pli analizu la akcidenton per tiu lupeo uhuhuhu pli pli pli...


Knabo : Bagatera tuŝludo jam finiĝis! Suspektindulo 256-vizaĝo!
Suspektindulo : Huhuhu... Huhahahahaha!!
Knabo : Kio ridindas!? U!?
Suspektindulo : Vidu tra via lupeo vian ridindan aspekton!
Knabo : Uŭaaaaaaaa!!!


Verdire, jes, mi eraris.
Tiuj ĉi pupiloj.


Knabo : Tian mi longe konas.


Ne necesas la titolo 'Elstara Detektivo'.
Mi serĉadas la tagon,
kiam mi redonas tien mian lupeon,
kiu nur vidigas tagojn sen solvo.


La kaptilo, kiun
eĉ la talento de elstara detektivo ne povas trarigardi.
Penplenajn tagojn mi volas solvi.
Kiam mi vidis la kalendaron de kajereto tra lenso,
fumo pikis mian okulon.


Knabo : Mi ne taŭgas al detektivo. Adiaŭ.
Suspektindulo : ...Ĉu. ...Do, anstataŭ adiaŭa donaco, mi donos al ci la lastan enigmon...


Knabo : ...Vi estas!!
Suspektindulo : Adiaŭ.