耳のあるロボットの唄 La Kanto de la Roboto kun Oreloj

【UTAU】耳のあるロボットの唄(オリジナル)【重音テト】
UTAU : La Kanto de la Roboto kun Oreloj (Originalo) : Kasane Teto
2008/06/10

MimiroboP (耳ロボP) verkis kaj komponis.
KASANE Teto (重音テト) kantas.
Tiu ĉi estas la unua originala kanto por Teto en Nico Nico Douga (ニコニコ動画).
En la teksto aperas multaj fakvortoj pri sono kaj lingvo.


~~~~~~~~~
耳のあるロボットの唄 [mimi no aru robotto no uta]
verkita de MimiroboP (耳ロボP)


Ĉu vi ordigis?
Pakante malgranden, evitante ombrojn,
venu ĉi tien.


Tie, kien vi iras, vi iras laŭ vojmontriloj.
Seĉante ilin, venu ĉi tien.


Velkintaj vortoj, torditaj vortoj,
profundenirantaj vortoj,
sed skribu.


Unu, du, fonemoj ligitaj unu post la alia.
Donu al ilia vico intencon kaj signifon.


Sub la nomo de maksimuma versimileco
de kaŝita Markov.


Vi amis, amis, amis,
sed estis rifuzita, denove forlasita.
Vidu pasintecon, tranĉu branĉojn.
Eĉ kiam vi volas plori, plimultigu N.


La tonoj kaj ritmoj, kiujn mi aldonis antaŭ ekvojaĝo.
Tie estas la signifo. Kie estas vortoj?


Supren, malsupren, ondiĝanta F0.
Serĉu la lokojn de catathesis.


Aŭdu la intencon kaj signifon de paralingvo,
kiuj estas metitaj sur ondo kun anhelo.


La vortoj kantitaj forlasinte spirojn,
tremu certe helicojn.


Kaj...


Vi amis amis,
sed enuigis, estis rifuzita kaj forlasita.
Desegnu cirklon. Pentru ĝin ruĝe.
Eĉ se vi volas plori, vi kolektas.


Vidu antaŭen. Prenu stirilon.
Se vi ne volas plori, kantu, kantu.
Vi amis, amis.
Forlasu vian pasintecon kaj venu ĉi tien.