野良犬疾走日和 Vetero Taŭga por Sovaĝa Hundo Kuri

KAITOMEIKO】野良犬疾走日和【オリジナル】
KAITO, MEIKO : Vetero Taŭga por Sovaĝa Hundo Kuri
2008/08/19

Bosu-hashirazu-isoide-aruitekite-bokurawo-tasuketeP (ボス走らず急いで歩いてきて僕らを助けてP [bos(u) haŝirazu isoide aruitekite bokurao tas(u)kete pii]) verkis kaj komponis.
La bildo estas desegnita de una en PIAPRO.
MEIKO kaj KAITO, nome, Pliaĝa Paro (年長組) kantas.
Tiu ĉi longa, longa P-nomo signifas 'Ĉefo, helpu nin ne kurante, sed haste paŝe veninte'. Ĝi venis de diro de tiu P. Kiam oni diskutis per komento en Nico Nico Douga (ニコニコ動画) pri ties P-nomon antaŭ la nomado, tiu P skribis, "Ia ajn P-nomo estas bona! Ankaŭ Bosu-kesshite-hashirazu-isoide-aruitekite-bokurawo-tasuketeP kaj aliaj estas bonaj!", tamen iom ĝi estas alia ol P-nomo mem. Tiu ĉi 'Bosu ... tasukete' estas diro en komikso "Kromhistorio de Sekushīkomandō : Mirinde!! Masaru-san" (セクシーコマンドー外伝 すごいよ!!マサルさん) verkita de USUTA Kyōsuke (うすた京介), sed la originalo estas iom malsama.


~~~~~~~~~~
野良犬疾走日和 [norainu ŝissoo bijori]
verkita de Bosu-hashirazu-isoide-aruitekite-bokurawo-tasuketeP


Mi malfermas miajn okulojn.
Matena nebulo
kaj sono de la suno sonoranta tie kaj ĉi tie.
Kiam tiu flustras 'kuru, ne pensante',
kruroj de sovaĝa hundo kaj tera polvaro.


Preterblovanta suda vento.
Iu voĉo feble aŭdiĝas. Kies voĉo?
Mi kuras sendube.
De tempo al tempo postpelante ion.


Kelkcent, kelkmil da urboj,
kiuj vidiĝas al miaj okuloj kaj nur forfluas,
similas al la mondo,
kiun mi vidis en la revo antaŭ mia naskiĝo.


Kurante, mia espero nur estas en mia koro.
Miaj okuloj estas blindigitaj de la pejzaĝo,
al kiu mi eĉ ne povas etendi mian manon.
Mi sentis, ke mi povas kuri iom ajn
se kun blue ŝvebanta ĉielo...


La nigra nubo faranta ombron,
kaj korvaj voĉoj sonorantaj sur mia kapo.
Kiam tiu flustras 'kuru plu',
kururoj de sobaĝa hundo kaj...


Subita pluvo batas min.
Larmoj falas. Kies?
Eĉ se mi tremiĝas kaj malvarmiĝas, mi kuras senpense.
De tempo al tempo postpelate de io.


La abismo, kiu silente vastiĝas kiam mi atente rigardas,
similas al la fino de la fabelo, kiun mi iam certe aŭskultis.


Kurante, mia emocio nur estas en mia koro.
La vortoj agnoskitaj de neniu mortigas mian gorĝon.
Mi sentis, ke mi vidis la lokon,
kie alte ŝvebanta ĉielo estas fendita.


Ĉielo forigu pluvajn nubojn kaj morgaŭ lumu per suna lumo.
Multaj feliĉoj estu en la estonta vojaĝo de la sovaĝa hundo,
kiu estis vidinta izolecon. Tiel mi preĝas.


Kaj soleco, kaj malĝojo estas brakumitaj.
La kanto, kiun mi eĉ ne povas aŭdi, profunde kortuŝiĝas.
Kuri ĝis kiam mi faliĝas
estas pli bone ol ripozigi lacan korpon.


Kurante, mia espero nur estas en mia koro.
Miaj okuloj estas blindigitaj de la pejzaĝo,
al kiu mi eĉ ne povas etendi mian manon.
Mi sentis, ke mi povas kuri iom ajn
se kun blue ŝvebanta ĉielo.

PV de ChihoP (ちほP)
PV de Shira (しら)
Kantas Jack (じゃっく) kaj Chōcho (ちょうちょ)