恋スルVOC@LOID Amanta VOC@LOID PV de KokororiP (こころりP)

初音ミク】勝手なアニメ「恋スルVOC@LOID」【'09生誕祭PV(遅刻)】
Hatsune Miku : Arbitra Animacio 'Amanta VOC@LOID' : '09 Naskiĝfesto PV (malfrua)
2009/09/01

Hodiaŭ estas la 3a datreveno de ekvendiĝo de HATSUNE Miku (初音ミク).
Multaj filmetoj estas alŝutitaj al Nico Nico Douga (ニコニコ動画) por festi 'naskiĝtagon' de Miku.
Krome, kelkaj kompanioj entreprenas eventojn por tio.
Ekzemple, en Tsutaya en Shibuya (渋谷), nur hodiaŭ estas malfermita
la speciala kafejo de Miku.
Mi volas vidi, sed ne iras, ĉar mi malŝategas homsvarmon...
Do, mi prezentu unu el festfilmetoj antaŭ unu jaro.
KokororiP (こころりP) faris PV kun la kanto de Oster project, 恋スルVOC@LOID por festi la 2an datrevenon.
En tiu ĉi, KokororiP bone aperigis okazaĵojn kaj reprezentajn kantojn
ekde ekvendiĝo de Miku ĝis la 2a datreveno.
Pri propraj aferoj iu klarigas per komentoj. Kiom vi povas rekoni?
Ankaŭ en tiu ĉi unu jaro multaj kantoj, filmetoj aperis.
Krome, komputila ludo 'Project Diva' Arcade kaj la 2a aperis.
Kelkaj novaj VOCALOID ekvendiĝis.
Ekde nun, kiaj novaj aperos? Ni atentu.
Ankaŭ mi volas memfari kaj alŝuti pli da filmetoj de VOCALOID.

Originalo kaj teksto
Take Zero
Unuflanke amanta VOC@LOID