Kio estas VOCALOID (22) LILY

Lily [lili] estas japanlingva VOCALOID, havas inan voĉon.
Oficiala retejo
En la supra retejo vi povas aŭskulti demo-kantadon. Ankaŭ en la jena muziko vi povas.
VOCALOID2 Lilyのデモをもらったのでアップしてみた
Ĉar mi ricevis demo-kantadon de Lily, mi alŝutis
2010/07/12

Rap kantas Gackpoid (がくっぽいど).


Ties voĉo estis prenita de kantisto 'yuri' de muzikgrupo 'm.o.v.e'. La figuron desegnis KEI, kiu desegnis HATSUNE Miku (初音ミク) kaj aliajn 'Character Vocal Series' de Crypton Future Media.


Lily estis ekvendita de INTERNET (インターネット), kiu kreis kaj vendas Gackpoid (がくっぽいど) kaj Megpoid (メグッポイド). Sed Lily ne estis kreita de INTERNET mem. Laŭ la intervjuo de s-ro MURAKAMI Noboru (村上昇), prezidanto de INTERNET, en ASCII.jp, Lily estis farita de Avex (エイベックス) kaj YAMAHA. Avex Group estas kompania grupo, al kiu apartenas administra kompanio de muzikistoj ktp 'Avex Management', produktkompanio de muziko 'Avex Entertainment' k.a. Muzika grupo 'm.o.v.e' apartenas al unu el grupanaj kompanioj.


初音ミク「リリィがロードローラーに対抗してきたよ。」
fare de GobōP (ごぼうP), 2010/05/19


MMD】ハリィ(ハニーリリー)【モデル配布】
fare de MashishiP (マシシP), 2010/08/16