HAKOBAKO PLAYER

初音ミク】【鏡音リン・レン】HAKOBAKO PLAYER【オリジナル】
Hatsune Miku, Kagamine Rin kaj Len : HAKOBAKO PLAYER : La Originala
2008/05/19

鏡音リン】【鏡音レン】HAKOBAKO PLAYER【オリジナル】
Kagamine Rin, Kagamine Len : HAKOBAKO PLAYER : La Originala
2008/05/09

Agoaniki (アゴアニキ) verkis kaj komponis. Lia debua kanto en Nico Nico Douga (ニコニコ動画).
La suba estas la unua versiko. KAGAMINE Rin (鏡音リン) kaj Len (レン) kantas. La supra estas kun HATSUNE Miku (初音ミク). Agoaniki mem rekomendas la supran.
Li diras, ke tiu ĉi estas la kanto de socia retiriĝado (ひきこもり [hikikomori], hikikomorio) kaj senlaborulo. Laŭ la intervjuo de ASCII.jp, kiam li alŝutis tiun ĉi kanton, li estis senlabora. Ankaŭ lia rokmuzika agado ĉesiĝis.
En la klarigo de la supra filmeto, li diras, ke li nun iomete laboras. Krome, en http://agoaniki.blog57.fc2.com/:lia blogo ofte aperas anonco de koncerto de lia rokmuzika grupo 'AGOBOT'.
La titolo de tiu ĉi kanto estis prenita de samtitola softvaro por spekti filmetojn, kiu jam ne estas disdonata. Ĝi estis japana versio de GOM PLAYER


~~~~~~~~~
HAKOBAKO PLAYER
verkita de Agoaniki


Sono de akveroj batanta fenestron.
Pluvas en tiu ĉi urbeto.
Ĉar mi ne volas malsekiĝi,
mi ne povas eliri el tiu ĉi kesto.


Mi rimarkis, ke pluvo ĉesiĝis.
La suno supreniĝas sur tiu ĉi urbeto.
Ĉar la suno estas tro brila por mi,
mi ne povas eliri el tiu ĉi kesto.


Por ke neniu voĉo aŭdiĝas,
mi forte brakumis min mem kaj fermis miajn okulojn.


Mi afektis ridi foran aferon, sed eskapis de granda revo.
Mi vivis, vivas laŭ multaj homoj.
Kial mi ankoraŭ ne povas ŝanĝiĝi en malproksima urbeto, en fora loko?
Jam malaperis eĉ peco de deziro eligi mian manon el la kesto.


Malproksimiĝantaj voĉoj de homoj.
Nokto venas al tiu ĉi urbeto.
Ĉar ĝi envolvis mian tutan korpon,
mi ne povas eliri el tiu ĉi kesto.


Por ke neniu kolorigas min,
mi forte brakumis min mem kaj fermis miajn okulojn.


Mi afektis ridi foran aferon, sed eskapis de granda revo.
Mi vivis, vivas laŭ multaj homoj.
Kial mi ankoraŭ ne povas ŝanĝiĝi en malproksima urbeto, en fora loko?
Jam malaperis eĉ peco de deziro eligi mian manon el la kesto.


Antaŭe, ankaŭ mi estis tiel pensanta.

Originalo kaj esperantigita liriko
PV de Glider-eshi (グライダー絵師, 紙飛機繪師)
PV de maru
Manmova PV
amu kaj Riseha kantis