なまえのないうた La Kanto sen Titolo

鏡音レン】 なまえのないうた 【オリジナル曲】
Kagamine Len : La Kanto sen Titolo : Originala Kanto
2009/08/18

DATEKEN verkis kaj komponis.
Bildon desegnis Tom.
Laŭ DATEKEN "io zumkantadema".
DATEKEN diras en komento de alŝutinto, "Mi sentas, ke monologo kaj zumkantado multiĝas, se oni longe vivas sola".


~~~~~~~~~
なまえのないうた [namae no nai uta] La Kanto sen Titolo
verkita de DATEKEN


En la ĉambro, kie nur mi estas,
mi sola rigardas la subirantan sunon.
Subite minacite de soleco
mi kantetas iun melodion.


La kanto sen titolo
afable brakumas mian koron.


Neniu aŭdas ĝin.
La kanto nur por mi.


nm...


En la ĉambro, kie nenio estas,
mi sola rigardas malluman pejzaĝon de urbeto.
Subite venantan silentecon
mi evitetas per iu melodio.


La kanto sen titolo
afable brakumas tiun ĉi ĉambron.


Neniu konas ĝin.
La kanto nur por mi.


nm...

Originalo kaj esperantigita liriko
Riseha kantas
Panda-shi kantas
Ramdarjan kantas
Seriyu kantas