月ノ魚 La Luna Fiŝo

Mac音ナナ】月ノ魚【オリジナル曲】
Makne Nana : La Luna Fiŝo : Originala Kanto
2009/08/01

naoo (oni vokas IpponshōbuP (一本勝負P)) komponis. Hainokoton (はいのことん) verkis lirikon. Yoshida Dondorian (吉田ドンドリアン) desegnis bildojn kaj faris filmeton.
Makne Nana (Mac音ナナ) kantas en GarageBand.
naoo faris la muzikon per GarageBand en Macintosh. Makne Nana estis kreita por uzantoj de Macintosh, sed multaj Windows-uzantoj uzas Nana per UTAU. Tiu kanto estas kompare rara ekzemplo.


~~~~~~~~
月ノ魚 [cuki no sakana ] La Luna Fiŝo


La ora nokto prilumas vivojn.
Gutoj de la luno malsekigas surfacon de la lago.
Vi, fiŝo, profunden subakviĝas,
kaj estas destinita, ke vi forgesas efemeran memoron.


Mi dormas en la ĉambro de akvujo.
Trans maldense nebula vitro
luma kirlo ludas kun libero.
Naĝanta aspekto. Spuro de fluado.
Blanka nebulo naskiĝas,
kaj sama mateno venas.
En la momento,
kiam via ombro malaperas,
ĝi ŝanceliĝas kviete,
ŝanceliĝas.


Silente flosantaj folioj de akvolilio,
turniĝantaj ritmoj kaj melodio de romanco.
La lumo kaj fiŝo estas kvazaŭ ili interlogas unu la alian.
Unu, du, vekiĝantaj sonĝoj.


La supleco, kiu kaptas niajn korojn.
Saltanta korpo. Inter ondojn ĝi alsaltas.
Afableco nur ĉi-vespera.
Se via ombro malaperus
dum neniu konas tion,
brilu,
bonvole brilu.


La ora nokto prilumas vivojn.
Gutoj de la luno malsekigas surfacon de la lago.
Vi, fiŝo, profunden subakviĝas,
kaj estas destinita, ke vi forgesas efemeran memoron.