ぼかおん!オリジナルとの比較 VOCA-ON! komparita kun la Originala

【手書きMAD】ぼかおん!【けいおん!OPパロ】 比較 修正版
Mandesegnita MAD : VOCA-ON! : Parodio de la malfermo de K-ON! Komparaĵo, Korektita Versio
2010/05/25

Iu komparis la parodion de 'K-ON!' per VOCALOID kun la originala. Oni povas klare vidi, ke la parodio estas bone imitita.

ぼかおん! VOCA-ON!

【手書きMAD】ぼかおん!【けいおん!OPパロ】
Mandesegnita MAD : VOCA-ON! : Parodio de la malfermo de K-ON!
2009/09/04

'K-ON!' (けいおん!) estas japana mangao verkita de Kakifly (かきふらい). Kelkaj ĉarmaj studentinoj de altlernejo faras rokmuzikan grupon. La mangao humore rakontas ilian ĉiutagan vivon.
Ĝi fariĝis animacio en 2009 kaj 2010. La animacio kaptis grandan popularecon.
Tiu ĉi filmeto estas parodio de la malfermo de la animacio en 2009. Farinto de la filmeto ŝanĝis rolulojn de K-ON! al VOCALOID-fikciuloj.
La kanto, titolita 'Cagayake!GIRLS' estis verkita de Ōmori Shōko (大森祥子), komponita de Tom-H@ck. Originale ĝi estis kantita de voĉaktorinoj de la roluloj, sed ĉi-okaze HATSUNE Miku (初音ミク), KAGAMINE Rin (鏡音リン) kaj Len (レン) kantas.
Kelkaj partoj estas parodioj de popularaj VOCALOID-originalaj kantoj. Ekzemple, Reaktora Fandiĝo, Bruta Kurego de Kagamine Len, Toeto, Doublelariat ktp.

初音学校 Lernejo de Hatsune

初音学校1+2【初音ミク→テクノでコント(旧+新作)】
Lernejo de Hatsune 1+2 : Hatsune Miku -> Skeĉo per Sintezila Muziko (la Malnova kaj la Nova)
2009/09/21

KinōbiP (機能美P) faris.
HACHUNE Miku (はちゅねミク) kaj 3 uloj similaj al HATSUNE Miku (初音ミク) aperas, kaj skeĉas komedie. Ili ne kantas, parolas, sed pipas nur "mii" "kuu".
Tre rafinitaj simplaj desegnoj impresas min.

月ノ魚 La Luna Fiŝo

Mac音ナナ】月ノ魚【オリジナル曲】
Makne Nana : La Luna Fiŝo : Originala Kanto
2009/08/01

naoo (oni vokas IpponshōbuP (一本勝負P)) komponis. Hainokoton (はいのことん) verkis lirikon. Yoshida Dondorian (吉田ドンドリアン) desegnis bildojn kaj faris filmeton.
Makne Nana (Mac音ナナ) kantas en GarageBand.
naoo faris la muzikon per GarageBand en Macintosh. Makne Nana estis kreita por uzantoj de Macintosh, sed multaj Windows-uzantoj uzas Nana per UTAU. Tiu kanto estas kompare rara ekzemplo.


~~~~~~~~
月ノ魚 [cuki no sakana ] La Luna Fiŝo


La ora nokto prilumas vivojn.
Gutoj de la luno malsekigas surfacon de la lago.
Vi, fiŝo, profunden subakviĝas,
kaj estas destinita, ke vi forgesas efemeran memoron.


Mi dormas en la ĉambro de akvujo.
Trans maldense nebula vitro
luma kirlo ludas kun libero.
Naĝanta aspekto. Spuro de fluado.
Blanka nebulo naskiĝas,
kaj sama mateno venas.
En la momento,
kiam via ombro malaperas,
ĝi ŝanceliĝas kviete,
ŝanceliĝas.


Silente flosantaj folioj de akvolilio,
turniĝantaj ritmoj kaj melodio de romanco.
La lumo kaj fiŝo estas kvazaŭ ili interlogas unu la alian.
Unu, du, vekiĝantaj sonĝoj.


La supleco, kiu kaptas niajn korojn.
Saltanta korpo. Inter ondojn ĝi alsaltas.
Afableco nur ĉi-vespera.
Se via ombro malaperus
dum neniu konas tion,
brilu,
bonvole brilu.


La ora nokto prilumas vivojn.
Gutoj de la luno malsekigas surfacon de la lago.
Vi, fiŝo, profunden subakviĝas,
kaj estas destinita, ke vi forgesas efemeran memoron.

Kio estas VOCALOID (24) GACHAPOID

Gachapoid (ガチャッポイド) estas japanlingva VOCALOID. Ties voĉo estis prenita de Gachapin (ガチャピン), parolanta, 5-jara dinosaŭrido, kiu agadas en televida programera serio 'Ponkikki-serio' (ポンキッキシリーズ) de Fuji Television Network.
Oficiala retejo de Gachapoid


Gachapoid estis ekvendita de INTERNET (インターネット) en la 8a de oktobro, 2010.


ガチャッポイド 公式オリジナルデモ第2弾 がちゃぽちゃガチャッポイド
2010/09/14

GummyBearSong -MubigjubiĝamisigiRMX

めぐっぽいど初音ミク】GummyBearSong-ムビギュビジャミスィギRMX-【PV】
Megpoid kaj Hatsune Miku : GummyBearSong-MubigjubiĝamisigiRMX : PV
2009/07/12

sasakure.UK aranĝis la kanton de Gummy Bear 'I AM A Gummy Bear' ((The Gummy Bear Song).
GUMI kaj HATSUNE Miku (初音ミク) kantas.
Laŭ la retejo de Gummy Bear, ĝi estas fikcia verda urso. Originalan kanton vi povas aŭskulti malferminte la retejon.
Ankaŭ VOCALOID 'GUMI' havas verdan hararon, ĉu ne?