月花ノ姫歌(秦野P)Kanto de La Junulino de La Luno kaj Floroj
【鏡音レン】月花ノ姫歌【オリジナル】
Kagamine Len : Kanto de La Junulino de La Luno kaj Floroj : Originala Kanto
2008/02/03
Al la poemo de Ryootai (リョータイ), Kazami Ren (風見レン) (HadanoP, 秦野P)komponis.
Kagamine Len (鏡音レン) kantas.
Tie cxi aperas kelkaj floroj. Cxiuj estas someraj floroj.
La temo de la poemo estas prenita de 'La Rakonto de Bambuhakisto'(竹取物語).
Gxi estas japana malnova romano, verkita antaux la mezo de 10 jarcentoj.
El bambuo iu metiisto trovis cxarman inan infaneton.
Tiu kreskigxis al nekompareble bela junulino.
Multaj viroj proponas geedzigxon, sed sxi ne ricevas.
Verdire sxi estas homo de la luno, kaj fine sxi revenas al sia hejmloko.
Tiu tago estas la 15a de la 8a monato en la lunkalendaro,
kiu estas en Gregoria kalendaro novembro aux decembro.
Hieraux estis Juusan'ya (13a nokto, 13a de 9a monato en luna kalendaro).
Tiutage oni spektas la lunon
ornamante per floroj, spikoj de Susuki (すすき),
fruktoj kaj kukoj.
Same kiel gxi, ankaux en la 15a de 8a monato lunkalendare
oni festas kaj spektas la lunon
Ornamajxo de la 13a nokto. Nur auxtunaj floroj, ne someraj
~~~~~~~~~
teksto : Ryootai
En la nokto, kiam bambufolioj skuigxas
Kune kun vi, kiu donacas al mi amopoemon
Floro malfermas, kaj disfalas
Ankaux tiu cxi koro velkigxos?
Turnigxu, turunigxu stelo kaj ventradeto
Malaperu la vojo al la luno inter nuboj
Cxi tie, cxi tie resti suficxas al mi
Kasxe floras larmo-floro
La 15a nokto de folio-monato, tono de gracia bambuo
Venas jaro kaj pasas jaro
Venas jaro kaj pasas jaro
Ah
La nokton, kiam bambufolioj skuigxas
Rememorinte gxin, lilio rozkoloreta
Proksima, jam proksima
Cxi tiu bluo, guto de hortensio
Turnigxu, turunigxu stelo kaj ventradeto
Malaperu la vojo al la luno inter nuboj
Cxi tie, cxi tie mi ne devas resti?
Kasxe floras larmo-floro
Sudvento portas vian parfumon
Venas monato kaj pasas monato
Venas monato kaj pasas monato
Enmeti en sako-floro, ecx tiu malsekan varmon
Fore, trans la cxielo vidigxas gxi ... nur fera koloro
Malaperu, malaperu lumo kaj ponto
Malsekigite de pluvo, malaperu
Skuigxu, skuigxu la bluo de riveretaj floroj
Mia korpo, mia koro malrektas kiel tordfloro
Sudvento blovante bambuaro sonorigxas
Venas jaro kaj pasas jaro
Venas jaro kaj pasas jaro