めぐみのせかい benita mondo

メグッポイド】めぐみのせかい【オリジナル曲】
Megpoid : benita mondo : Originala kanto
2009/07/12

うつろPによるGUMIオリジナルの曲。
哲学的な言葉が歌詞に並び、曲は聴いているとどこか不安になります。
UtsuroP faris gxin per GUMI.
Filozofiaj vortoj multe aperas en la teksto.
Muziko iom maltrankviligas min.


~~~~~~~~
teksto : UtsuroP


Signifo de la naskigxo de la mondo
Kialo de esto en la mondo
Difino de mi (la mondo)
Principo de la mondo


Lumo plenas
Vivo plenas
Amo plenas
Plenas en la mondo


Mia vocxo plenas la mondon
Mia sono kureis la mondon


La mondo estas observata kaj ekzistas.
Mi estas observata kaj ekzistas.


Sendado... Ehxo... Auxskultado... Observado...
Konado... Konscio... Senkonsicio... Konscio-nuro...


Naskigxas mia mondo.
Cxiuj ajxoj en la mondo. Benita mondo.


Materio plenas la mondon.
Senento plenas la mondon.
Cxiuj ajxoj plenas la mondon.
La mondo estas plenata.


La plenbenita mondo de fekundo.
La mondo naskigxinta en mia menso.


La mondo estas observata kaj ekzistas.
Mi estas observata kaj ekzistas.


La substanco estas senenta, la senento estas substanco.
Kauxzeco. Ekzista propozicio.


La vero de la mondo estas kondukata.
Tiel montrita estas mia mondo.


Cxi tie estas la mondo, kie mi ekzistas.


#########
(klarigo)
GUMI kantas japanlingvan tekston, dum sur video aperas angllingva teksto. Ili estas iom malsamaj. Mia traduko obeis parte la japanan, aliparte la anglan.


La substanco estas senenta, la senento estas substanco.
色即是空 空即是色. Versoj de 'Esenca Sutro por Sagxo-Perfektigado' (般若心経), unu el reprezentantaj sutroj de Mahajana budhismo. Laux la traduko de s-ro Ikeda Hirosxi en la retejo de Japana Budhana Ligo Esperantista, "La naturo de substanco estas senenta,
kaj la senenteco formas ĉian fenomenon."
Kvankam tie cxi aperas tiaj versoj, kiel UtsuroP asertis, la kanto mem sxajnas ne rilati al iu religio.