Unuafoje Miku kantos en evento ekster Japanio

Hatsune Miku kantos en evento 'ANIME FESTIVAL ASIA' okoazonta en Singapuro, 21an kaj 22an de novembro, 2009. Lauxdire en gxi okazos concerto de japanaj animaciaj kantoj kaj kelkaj japanaj katistoj havos recitalojn. Ankaux Miku kantos inter ili. Jen estas detala informo.
http://www.afa09.com/i_love_miku.html
Mi ekkonis tion en la artikolo sur iu regiona jxurnalo kaj kelkaj retejoj de jxurnaloj.


Cxi jare (2009) en auxgusto Miku havis recitalojn por la unua fojo. 2 concertoj okazis. La unua estas en Anmelo Summer Live 2009 en Saitama Super Arena. Tiam, inter aliaj kantistoj, Miku kantis sur ekrano.


Kontrauxe en la alia concerto, 'Miku Fes' en STUDIO COAST en Shinkiba, 31an de auxgusto, Miku kantis aperinte sur 3 travideblaj ekranoj. Por tio kunlaboris Sega, kiu faris komptilan ludon (Portable Play Station) de VOCALOID 'Hatsune Miku Project Diva'. La concerto samtempe elsendigxis en Nico Nico Douga. Jen estas tiamaj videoj. Iu alsxutis al YouTube.
【MikuFes09】HatsuneMiku-Romeo_to_Cinderella【ミクフェス/ミクFES】

La kanto estas 'Romeo kaj Cindrulino' (ロミオとシンデレラ) far de dorico. Malantauxaj ludantoj estas dorico mem kaj aliaj.
【ミクFES'09(夏)】メルト (Melt)

La kanto estas 'Melt' far de ryo. Ludantoj estas ryo k.a.


Cxu tiaj cocertoj reokazos? Bonvole raportu singapuraj esperantistoj, se vi vizitos gxin.