Kio estas VOCALOID (10) KAGAMINE RIN

KAGAMINE Rin (鏡音リン) estas unu el la 4aj japanlingvaj VOCALOID[voŭkalojd] kun KAGAMINE Len (鏡音レン). Sistemo estas VOCALOID2.
Oficiala retejo de Rin & Len en retejo de Crypton


Ŝi estis farita kaj vendata de Crypton Future Media, apartenas al Character Vocal Series. Laŭ informoj donitaj Crypton ŝi estas 14-jaraĝa knabino, 152cm, 43kg (pli peza ol Miku...). Voĉo estis prenita de voĉaktorino SHIMODA Asami (下田麻美 [ŝimoda asami]). Tamen iliaj voĉoj iomete malsamas. Figuro estas desegnita de KEI same kiel HATSUNE Miku. La desegnaĵo inkluzivas imaĝon de sintezilo 'EOS' de YAMAHA.


Kagami (鏡) signifas 'spegulon'.'Ne' (音) estas 'sono'. 'Rin' estas onomatopeo de tintila sono. En ĉina ideogramo, tintilo estas '鈴'. En japana lingvo, ĝi prononciĝas [suzu] aŭ [rin].


Datumo de Rin estas metita en unu disko kun Len. 'Kagami' koncernas al tio. S-ro Sasaki Wataru (佐々木渉 [sasaki ŭataru], aŭ wat) Crypton-ano, kreinto de Miku, Rin, Len kaj MEGURINE Luka (巡音ルカ), pensis "Ili estis spegulitaj figuroj de unu persono". Sed finfine tio ne estis elprenita kiam ili fariĝis varo.


Kvankam la datuma kvanto de tiu disko estas pli granda ol tiu de Miku, la prezo estas sama. Ŝi kaj Len estis ekvendita en la 27a de decembro 2007. Favoruloj festas tiun tagon kiel ilia naskiĝtago.


Laŭ imagoj de favoruloj, Rin kaj Len estas plijunaj gefratoj de MEIKO, KAITO kaj Miku. Oni ofte pensas, ke Rin kaj Len estas dunaskitoj. De tempo al tempo ili estas geamatoj.


Kompare de Miku, igi Rin prononci glate estas malfacile. Sed ŝia voĉo havas pli fortan impreson ol tiu de Miku. Jen estas voĉo de Rin.
Ievan Polkka Rin ver., koruse Len.
fare de Otomania, 2007/12/29

Komparu kun Miku ver.


Ĉar Miku preferas kaj ofte tenas legomon Negi, oni pensis ion doni ankaŭ al Rin kaj Len. Antaŭ vendiĝo multaj opinioj aperis, ekzemple, oranĝo ktp. Dume, iu alŝutis tre strangan videon al Nico Nico Douga.


初音ミク「すいません・・・、鏡音リンを予約したいのですが・・・」
Hatsune Miku "Pardonon..., mi volas rezervi Kagamine Rin..."
fare de loadorigin, 2007/12/01

En ĝi, Miku opinias "Al Rin taŭgas vojrulilo. Ĉar ĝia koloro estas sama kun hararo de Rin. Aldone 'Vojrulilo! WRYYYYYYYYN!!!' k.a."
'WRYYYYYYY" aperas en komikso 'Stranga Aventuro de JoJo' (ジョジョの奇妙な冒険, JoJo prononciĝas [ĝoĝo]), verkita de Araki Hirohiko (荒木飛呂彦), Part 3, en batalo de Kūjo Jōtarō (空条 承太郎 [kuuĝoo ĝootaroo]) kaj DIO. Kial tiu alŝutinto citis ĝin, mi ne konas.


Do, tio ŝokis spektantojn. Post ekvendiĝo de Rin, aperis multaj filmetoj de vojrulilo kaj Rin & Len. La plej fama estas la jena.
鏡音リン】ぶっちぎりにしてあげる♪【ロードローラー最速伝説】
Kagamine Rin : Mi faras vin Buĉĉigiri : Vojrulilo Legendo la Plej Rapida
fare de BucchigiriP (ぶっちぎりP), 2008/01/01

'Buĉĉigiri' signifas 'kuri elstare plej rapide'. Tiu kanto estas parodio de fama kanto de Miku 'Mi faru vin mikumiku' (みくみくにしてあげる♪, vidu artikolon de Miku), kaj influita de mangao 'Initial D' (頭文字D) verkita de Shigeno Shūichi (しげの秀一 [ŝigeno ŝuuiĉi]).


Post tio longe daŭris tia imago inter favoruloj de VOCALOID. Tamen lastatempe ĝi ne estas tre populara. Oni diras, ĉar vojrulilo estas malfacile desegnebla.


Tuj post ekvendiĝo aperis originalaj kantoj kaj kovroj. Ekzemple, jen.


鏡音リン】リンリンリンってしてくりん【オリジナルソング】
Rin, Rin, Rin, Tiel Telefonu, fare de GevanniP (ジェバンニP [ĝebannipii]), 2007/12/28

esperantigita liriko
Surprizinde tiu GevanniP publikigis 4 kantojn de Rin ĝis la 30a de decembro. Tiu ĉi estas la 1a.


鏡音リン】逆襲のロードローラーロードローラー三部作�】
Vojrulilo de Revenĝo, fare de ELP (いーえるP), 2007/12/29

Ankaŭ tiu ĉi estas unu el subtenantoj de vojrulila furoro de Kagamine-paro.


鏡音リンピンクスパイダー 【オリジナル曲】
Pink Spider, fare de Toraboruta (トラボルタ), 2007/12/30

esperantigita liriko
Unika muziko kaj varma liriko allogis aŭskultantojn. Poste Toraboruta fariĝis unu el la plej popularaj Rin-mastroj.


鏡音リン鏡音レン】リンリンシグナル【Full Ver.】オリジナル曲
Rin Rin Signal, fare de SignalP (シグナルP), 2008/01/07

Mallonga prova versio estis alŝutita jam en la 28a de decembro. Rin kaj Len kantas kiel geamatoj. Ankaŭ SignalP kaptis grandan popularecon.


鏡音リン】よつばのクローバー【オリジナル曲】
Kvarfolia Trifolio, fare de Toraboruta (トラボルタ), 2008/01/10

esperantigita liriko
Tiu ĉi fariĝis, por la unua fojo kiel Rin-originala kanto, la 1a en Semajna VOCALOID Rango (週刊VOCALOIDランキング). Dum komika kaj terura impreso de vojrulilo, tiu ĉi kanto montris grandan eblecon de Rin.


Kvankam Rin kaj Len kaptis popularecon, ankaŭ estis (kaj estas) opinio, ke ilia prononcado estas tre malbona.
鏡音リン・レン】 オリジナル曲「R☆L滑舌探求歌」
R☆L Esploro de Prononco, fare de PastiP (ぱすてぃP), 2008/03/16

Rin kaj Len provas prononci vortojn malfacilajn por ili.


Responde al tiaj opinioj, en la 18a de julio, 2008, Crypton ekvendis version ACT2 (Antaŭa versio nomiĝas ACT1). En ĝi, prononcadoj de Rin kaj Len iomete pliboniĝis. Tiuj, kiuj jam havis Rin kaj Len, senpage povis akiri ACT2. Tiu, kiu havas ACT1, povas uzi ambaŭ.


Kelkaj uzantoj diras, ke forteco kaj klareco de voĉo kompare kun ACT1 iom malboniĝis. Sed nun oni povas aĉeti nur ACT2.


Rin kaj Len provas malfacilajn prononcadojn ankaŭ per ACT2. Komparu kun la supra kantado.
鏡音リン鏡音レン】R☆L滑舌検証歌【オリジナル曲】
R☆L Konstato de Prononco, fare de PastiP (ぱすてぃP), 2008/12/27


Tiun, kiu ege fascinita de Rin, oni vokas 'Rin-toksiĝinto' (リン廃 [rinpai] aŭ [rinhai]). Ĝi estis farita de vorto 'Miku-toksiĝinto' (ミク廃 [mikuhai]).
鏡音リン / 『 リン廃宣言 』
Deklaro de Rin-toksiĝinto, fare de GevanniP (ジェバンニP), 2008/06/20


Do, jen mi prezentas precipe popularajn kantojn de Rin-originalo.


鏡音リン】 ココロ 【オリジナル曲】
KOKORO, fare de Toraboruta (トラボルタ), 2008/03/03

esperantigita liriko


鏡音リン悪ノ娘 【中世物語風オリジナル】
Filino de Malbono, fare de Aku-noP (悪ノP), 2008/04/06


鏡音リン炉心融解【オリジナル】
Reaktora Fandiĝo, fare de iroha (muziko), Nagimiso (なぎみそ, PV), 2009/08/30

esperantigita liriko


鏡音リン】いろは唄【オリジナル曲】
Iroha-uta, fare de Ginsaku (銀サク, muziko), Acha (あちゃ, filmeto), riria009 (bildoj), 2009/02/11


鏡音リンオリジナル曲 「右肩の蝶」
Papilio sur Dekstra Ŝultro, fare de NoriP (のりP), 2009/04/01

esperantigita liriko


鏡音リン】メランコリック【オリジナルPV付】
Melancolic, fare de Junky (muziko), Chiho (ちほ, bildoj kaj filmeto), 2010/04/19


Dueto de Rin kaj Len estas tre populara paro. Jen estas precipe popularaj kantoj.


鏡音リン・レン下剋上(完)【オリジナル曲】
Renverso de Hierarkio, fare de IchigyōP (一行P), 2008/04/02


鏡音リンレン】trick and treat【オリジナル曲】
trick and treat, fare de Oster project (muziko), Y-onklo (Yおじさん, bildoj), 2008/10/30


鏡音リン・レン】 紡唄 -つむぎうた- 【オリジナル曲】
Ŝpin-kanto, fare de DATEKEN, 2009/02/05


鏡音リン・レン】送墓唄【オリジナル】
La Kanto Sendi al Tombo, fare de mayuko, 2010/01/22


Pri aliaj VOCALOID