ハジメテノオト La Unua Sono

初音ミクオリジナル曲 「ハジメテノオト(Fullバージョン)」
Hatsune Miku Originala Kanto 'La Unua Sono (Full ver.)'
2007/10/14

malo komponis kaj verkis por Hatsune Miku.
Eble cxiuj favoruloj konas tiun cxi kanton.
Se Miku havas konscion, gxi estu cxi tia...
Mi pensas, ke tiu cxi kanto esprimis tian senton.
En komenco sonas la morsaj kodoj, kiu diras, ke
'HAJIMETENOOTO' = la unua sono.
malo unue alsxutis la suban 'Short ver.'-on.
Kaj leginte konsilojn de auxskultantoj,
malo korektis miksadon kaj alsxutis 'Full ver.'-on.
'La unua sono' estas '初めての音 hajimete-no oto', nome '初音 hatsune'.
初音ミクオリジナル曲 「ハジメテノオト(Shortバージョン)」
2007/10/12

Kiam mi ekkonis VOCALOID-on, mi auxskultis unuafoje gxin.
Kvankam alta, maldika sono ne placxis al mi,
mi (mis)sentis ian personecon kantantan en interreto.
Versxajne tio estis komenco de mia fervoro pri VOCALOID.


~~~~~~
teksto : malo


Kio estis la unua sono?
Via unua sono...
Por mi tiu cxi estas.
Tial nun mi tre gxojas.


Kio estis la unua vorto?
Via unua vorto...
Mi ne povas diri vortojn.
Tial mi kantas tiel.


Tagoj pasonte, jaroj pasonte,
ecx se la mondo senkolorigxus,
se vi donos al mi lumon,
cxiam mi kantos.


Koloron de cxielo, aromon de vento
Profundon de maro, vian vocxon,
mi ne konas. Sed kanton,
mi kantas, sengxene, vocxe.


Se mi povas doni al vi ion,
fojfoje, multfoje.
Mi ne sxangxigxos. Cxiam kiel tiam,
kiel la unua sono...


Cxu vi trovis la unuan sonon?
Sonon la unuan por vi.
Nekonatan muzikon, stratan sonon
cxu vi sentas fresxe?


Cxu vi trovis la unuan vorton?
Vorton la unuan por vi.
Vi ne povis diri, aux vi ne diris.
Tia vorto estas iom soleca.


Tagoj pasonte, jaroj pasonte,
multigxos malnovigxintaj sxargxoj.
La ajxojn, kiujn malgraux via sxangxigxo
vi ne volas perdi,
konfidu al mi.


Fluon de tempo, suferon de vundo,
profundon de amo, vian vocxon,
mi ne konas. Sed kanton,
mi povas kanti. Tial auxdu.


Se vi volas,
fojfoje, multfoje.
Mi ne sxangxigxos. Cxiam kiel tiam,
kiel la unua sono...


Koloro de cxielo, aromo de vento
Profundo de maro, kaj mia kanto
ne sxangxigxos. Cxiam kiel tiam,
kiel la unua sono...


Cxu mi farigxis la unua sono?
Sono la unua por vi.


Cxie tra tuta mondo mi kantas
por cxiuj propre la unuan sonon...