Kio estas VOCALOID (14) MEGURINE LUKA

MEGURINE Luka (巡音ルカ) estas la 6a japanlingva VOCALOID [voŭkalojd], la 5a de Crypton Future Media. Sistemo estas VOCALOID2.
Oficiala paĝo de Luka en la retejo de Crypton


Luka estas la 3a de 'Charakter Vocal Series' (CVS) de Crypton. Same kiel aliaj de CVS, ankaŭ Luka havas fikciulan informon kaj figuron. Laŭ informoj donitaj de Crypton, ŝi estas 20-jaraĝa ino, 162cm, 45kg.

Voĉo estas prenita de voĉaktorino ASAKAWA Yū (浅川悠 [asakaŭa yuu]). La figuro estas desegnita de KEI same kiel Hatsune Miku.


Japana vorto 'meguri' (巡り, substantivo) estas verbe 'meguru' (巡る). Ĝi signifas 'ĉirkauiri', 'vojaĝi tien kaj ĉi tien', 'pilgrimi' ktp. 'Ne' (音) estas sono. Laŭ blogo de Crypton, ŝia nomo havas signifon, ke en vasta mondo sonoj iras, kantoj sonoriĝas, komunikiĝas'. 'Lu' estas '流' (fluo). 'Ka' estas '歌' (kanto) aŭ 香 (aromo).


Luka estas la 1a (kaj nun unusola) VOCALOID, kiu havas 2 Library, la japanan kaj la anglan. Por fari anglan Library, necesas pli multaj elementoj ol la japana pro multeco de prononcaj elementoj. Datumo estas pli ol 3GB, pli granda ol KAGAMINE Rin&Len. Malgraŭ tio, Luka estas sampreza kun Miku, Rin&Len. Kiam oni manipulas Luka, oni elektas unu el ili. En la jenaj filmetoj, aŭdu diferencon inter 2 Library. La supra estas la japana. La suba estas la angla.


トエト Toeto, originala japana kanto, fare de Toraboruta (トラボルタ), 2009/02/17

esperantigita teksto


Toeto, la angla el YouTube, 2009/04/29


Luka ekvendiĝis en la 30a de januaro, 2009. Tuj poste multaj aĉetintoj haste faris kaj alŝutis filmetojn al Nico Nico Douga. Tio similis al festo, miris spektantojn. En la jena rango, vi povas vidi kiel kantoj de Luka tuj kaptis popularecon.
日刊VOCALOIDランキング 2009年1月31日 #356
Taga VOCALOID-Rango, 2009/01/31


Tiam, la jenaj estis precipe popularaj.

巡音ルカ】 星屑ユートピア 【オリジナル】
Steleto-utopio, fare de otetsu (muziko), meola (bildo), 2009/01/30 12:43


巡音ルカ】巡姫舞踊曲【オリジナル曲】
Dancmuziko de Reĝidino Meguri, fare de No.D (muziko), Achikoako (あちこあこ, bildo), 2009/01/30 18:00


RIP=RELEASE【巡音ルカオリジナル】
RIP=RELEASE, fare de Minato (みなと) aŭ RyūseiP (流星P), 2009/01/30 21:15

esperantigita liriko


巡音ルカオリジナル曲】ワンダーラスト【手描きPV付き】
The Wonder Last, fare de sasakure.UK, 2009/02/02

esperantigita teksto


巡音ルカ】ダブルラリアット【オリジナル】
Doublelariat, fare de Agoaniki (アゴアニキ), 2009/02/05

esperantigita teksto


De antaŭ longe oni diskutis pri preferaĵo aŭ atributo de Luka. Ne kalkureblaj opinioj aperis. Ekzemple, tinuso, Sakura-bō (longa kuko, kies koloro estas rozkoloro), vino, Gluttony Sword (glavo, kiu aperas en komputila ludo 'Final Fantasy 11'. Asakawa Yū ŝatas ĝin) ktp.


Tiam, en la 8a de januaro 2009, al pixiv kaj PIAPRO, amatora ilustristo, Sanpachi (さんぱち, aŭ Sangatsu-yōka 三月八日) alŝutis unu pentraĵon. En ĝi Luka estis desegnita, sed ties figuro similas al polpo. Tio atentigis VOCALOID-favorulojn. En la jena filmeto aperas tiu vivaĵo.
巡音ルカ】ルカ様からご挨拶です【喋りますわよ】
Luka-sama bonvolus saluti, fare de KyokuhokuP (極北P), 2009/01/30 18:25

En ĝi estas uzata la pentraĵo de Sanpachi.


Tiu vivaĵo fariĝis populara, kaj estis nomita 'Takoluka' (たこルカ). 'Tako' (たこ) signifas polpon.


Pri karaktero de Luka, ne estas tiel fikse decidita. Sed povas esti, ke gracia kaj nobla imago estis tuj post ekvendiĝo. De tempo al tempo oni vokis ŝin 'Luka-sama' (ルカ様). 'Sama' estas titolo por honori, ofte uzata por klientoj, celata nomo sur letero, imperiestraj familianoj ktp. Same kiel aliaj Crypton-VOCALOID, ankaŭ ŝi estas (bo)fratino de Miku ktp, pli juna ol MEIKO kaj KAITO, pliaĝa ol Miku.


Kiam oni komparas figurojn de Luka kaj Miku, oni rimarkas, ke Luka havas kompare grandajn mamojn. Tio allogas favorulojn.


Do, mi prezentu kelkajn precipe popularajn kantojn.


巡音ルカ「ルカルカ★ナイトフィーバー」【オリジナル曲】
Luka Luka ★ Nightfever, fare de samfree, 2009/02/12

esperantigita liriko
Luka invitas vin kune danci fervore.


初音ミク巡音ルカ】magnetをエディットしてみたよ【Project DIVA
fare de ari (filmeto), Minato (みなと, muziko), 2009/07/10

Luka kantas kun Miku. La kanto mem estas verkita kaj komponita de Minato (みなと) aŭ RyūseiP (流星P). Li alŝutis ĝin al NicoDou en la 1a de majo, 2009. Sed tiun filmeton nun oni ne povas vidi. La kanto temas pri malpermesita amo. Multaj amatoraj kantistoj kantis ĉi tiun kaj populariĝis.


巡音ルカ』紅一葉『オリジナル曲・PV付』
Unu ruĝa folio, fare de KurousaP (黒うさP, muziko) ktp, 2009/05/26

Pri disiĝo de amato.


巡音ルカ鏡音リンオリジナル曲 「ANTI THE∞HOLiC」
ANTI THE∞HOLiC, fare de GAiA (liriko kaj rakonto), cosMo (muziko kaj bildo), 2009/07/29

Luka kantas kun Rin. Temo ne estas klara. Oni povas diverse analizi.


『ミク×ルカ×カイト』ACUTE『オリジナル曲PV』
fare de KurousaP (黒うさP), 2009/08/21

Luka kantas kun Miku kaj KAITO pri amdeziro kaj ĵaluzo inter du inoj kaj unu viro.


巡音ルカ】Just Be Friends
fare de Dixie Flatline, 2009/07/07

【巡音ルカ】Just Be Friends powered by ピアプロ
esperantigita liriko
Pri disiĝo de geamatoj. Dixie Flatline alŝutis tiun ĉi kun PV al NicoDou en la 4a de julio, 2009. Tamen nun ĝin oni ne povas spekti.


巡音ルカオリジナル曲 「No Logic」
No Logic, fare de One Room aŭ JimmysamP (ジミーサムP), 2009/09/14

Luka kantas laŭ-sia-plaĉa vivon.


巡音ルカ】円尾坂の仕立屋【和風物語風オリジナル】
Tajloro de Embi Deklivo, fare de mothy aŭ Aku-noP (悪ノP), 2009/12/08

Iu ina tajloro mortigas sian ventaniman edzon.


Pri aliaj VOCALOID