Novaj VOCALOID-oj ekvendigxis de AHS

En la 4a de decemboro novaj 3 VOCALOID-oj estis ekvenditaj de AHS Co.Ltd. Sistemo estas VOCALOID2. En Nico Nico Douga jam aperis kelkaj videoj. Mi prezentos novajn VOCALOID-ojn kun propraj videoj.


SF-A2 Produktkodo miki (SF-A2 開発コード miki)
Vocxon proponis kantistino Furukawa Miki (フルカワミキ). Produktanto diras, ke miki povas kanti en vasta alteco (precipe bone inter E2 kaj G4), kaj impreso sxangxigxas en alta sono kaj malalta sono. Fikciula figuro aspektas kiel knabina roboto. Ial ties aspekto placxis al pentristoj kaj ili jam alsxutis multajn ilustrajxojn de miki al pixiv kaj PIAPRO.


【miki】龍天に登る【オリジナル】
Drako alflugas al cxielo, verkita de sista,
komponita de BumpyUrushi (Bumpyうるし), 2009/12/04


【miki】 グッドナイト 【オリジナル曲】
Good Night, Captain Mirai, 2009/12/04/17:00


VOCALO-instruisto Hiyama Kiyoteru (ボカロ先生 [bokarosensei] 氷山キヨテル)
Vira vocxo. Proponinto de vocxo ne estas publikigita. Produktanto diras, ke Kiyoteru estas instruisto en elementa lernejo, kaj precipe lerte instruas matematikon. Ferie li aktivas kiel membro de rokbando. Lia muzikista nomo estas 'Icemountain Teru', cxar Hiyama (氷山) estas glacio (氷) kaj monto (山). Sed Icemountain... iom tro facilega nomigxo...


氷山キヨテルにオリジナル曲「jewelfish」を歌ってもらった
jewelfish, Re:nG, 2009/12/04/05:00


氷山キヨテル】「皮膚の下にある嘘の無いもの」【オリジナル】
Ajxo senmensoga sub hauxto, verkita kaj desegnita de Urahanabi (裏花火)
komponita de KyashanP (きゃしゃんP). 2009/12/07


VOCALO-elementlernejano Kaai Yuki (ボカロ小学生 [bokarosxoogak(u)sei] 歌愛ユキ)
Knabina vocxo. Proponinto de vocxo ne estas publikigita. Tamen sinprezento de Yuki mem estas. Sxi estas 9-jara. Sxia alteco egalas al 10 grandaj pomoj, pezeco egalas al 86 grandaj pomoj. Hobio estas kanto. Instruisto de sxia klaso estas s-ro Hiyama Kiyoteru.


【ボカロ小学生/歌愛ユキ】 ながれぼし 【オリジナル】 by 遺作P
Falstelo, IsakuP, 2009/12/04:00:23