AKITA NERU

Akita Neru (亞北ネル) estas virtuala knabino, kiu derivigxis de VOCALOID. Sxi estas aktivulo aganta kontraux Hatsune Miku. Tamen nun sxi ofte aperas kun VOCALOID en multaj videoj kiel ilia amiko(?). Spektu la jenan. Knabino kun flava hararo estas Neru.
MMD】 ジャグリング中のミクがネルに襲われる
2008/12/06

Sxi estas 17-jaragxa knabino, 150cm, 38kg. Ofte sxi tenas porteblan telefonon kaj uzante interretan funkcion skribas al bultenejoj kiel aktivulo. Sxi estas dungita de grandaj reklamaj kompanioj po 700 enoj en cxiu horo. Sxi havas longan apudan hararon, sed gxi estas la artefarita (extention).


Sxi naskigxis en la 1a de novembro, 2007. Amatora ilustristo Smith Hioka (スミス・ヒオカ) desegnis sxin.
Oficiala blogo de Akita Neru fare de Smith Hioka


En tiu tempo, 2007, videoj de Miku ja estis rapide multigxanta kaj Miku estis popularigxanta. Tiam, en la 14a de oktobro, de televidelsendejo TBS, iu televidprogramero prezentis Miku. Tamen enhavo estis acxe malbona, traktante Miku-n nur anime-favorula (otaku-a) ludilo. Ne nur tio, sed ankaux gxi traktis otaku-ojn kiel preskaux senvaloraj deklasigxintoj. Tio kolerigis favorulojn de VOCALOID kaj kreintojn.


Aldone, ekde la 17a de oktobro, hazarde okazis problemo en kelkaj sercxiloj, ekzemple Google, Yahoo!JAPAN k.a. Tio estis, ke oni ne povas trovi bildojn de Miku sercxante per ili.


Favoruloj imagis, ke tion kauxzis kelkaj grandaj kompanioj, nome reklamkompanio, oficejo de kantistoj, televidelsendejo ktp, timante popularecon de Miku. Favoruloj de VOCALOID arde skribis pri tio sur interretaj bultenejoj, ekzemple 2-channel k.a. (Kompreneble mi pensas, ke tio estas bagatera deliro.)


Tamen, sur tiaj bultenejoj aperis kelkaj skriboj, kiuj intencas kvietigi bruadon. Lauxdire, ili estis tre similaj. Oni supozis, ke tio estas organizita agado. Laux Nico Nico Enciklopedio, en ili, multe estis tiaj frazoj, kiaj "Mi jam tedigxis" (もう飽きた [mou akita]), "Mi enlitigxas. Ankaux ci enlitigxu" (寝る、お前らも寝ろよ [neru, omaera mo nerojo]) k.a.


Kaj aperis figuro de Akita Neru. Tiu esprimis kontrauxagadon ironie. Tio estas, se agadantoj estas tiaj cxarmaj knabinoj, favoruloj tute ne kolerigxas, kaj agadoj kontraux Miku farigxos vanaj.


Poste sercxado de bildoj de Miku ebligxis. Sed Neru ja dauxre vivadis. Aperis sxiaj kantoj (kantas Miku) kaj videoj kiel la jena.
亞北ネル】「伝えたいけど飽きた寝る」
fare de PokotanP (ぽこたんP), 2007/11/14


Ofte oni pensas, ke sxi sxatas Miku-n, sed ne povas konduti honeste. Krome, laux alia imago, sxi amas Kagamine Len-on. Sxi devenis de Akita gubernio (秋田県, situas en norda regiono) kaj malofte parolas en Akita-dialekto.


Ankaux en la jena aperas Neru.
みんなで跳び箱 Cxiuj ludas saltotrapezon
2009/10/12