Novaj Vocxoj de Miku - Hatsune Miku Append
Nun Crypton Future Media estas faranta novajn vocxojn de Hatsune Miku [hacune miku]. Ili estas nomitaj 'Hatsune Miku (初音ミク) Append'. Jam estis publikitaj 4 vocxoj.
dark
【祝2周年】初音ミク/時代【darkβdemo】
Epoko, Redaktejo de DTM Magazine, 2009/08/31
vivid
【初音ミクAppend】vivid デモソング
vivid demo-kanto, 2009/09/01
very small-β
【初音ミクAppend】very_small デモソング
very small demo-kanto, 2009/09/01
Tiuj cxi 2 estis publikigita en blogo de Crypton. Alia persono alsxutis al Nico Nico Douga ilin kun videoj.
soft
【初音ミク Append soft】 紅屋の娘 【カバー曲】
Junulino de Kosmetikajxo-vendejo, KogautaP (こがうたP), verkita de Noguchi Ujo (野口雨情), komponita de Nakayama Shinpei (中山晋平), 2009/12/08
soft, dark kaj normala
【初音ミクAppend trial】 竜骨の笛の少女 【オリジナル】
Knabino de Kila Fluto, YunimemoP (ゆにめもP), 2009/12/14
Ankaux en blogo de Crypton oni povas auxskulti demo-kantadojn krom 'dark'.
2 vocxoj el ili estas disdonitaj en tiu cxi retejo de Crypton gxis 21a de decembro. Oni povas uzi ilin nur 2 semajnoj, kaj ne povas eligi vsq-file-on. Ankaux la lasta numero de 'DTM Magazine' (ekvendigxis en 2009/12/08) havas DVD--n kun tiuj 2 vocxoj. Alsxutintoj de la lastaj 2 kantadoj tiel akiris novajn vocxojn.
Krome Crypton nun estas preparanta kelkajn novajn vocxojn. Mi jam raportis geknabajn vocxojn 'Project if'. Aldone vira vocxo estas registrata. Hodiaux respondeculo s-ro wat poublikigis interrete ties vocxojn, sed nur hodiaux. Laux mia impreso, ili estis fresxaj, junaj, iom altaj vocxoj. Mi antauxgxojante atendas cxiujn vocxojn.
(2010/05/23)
Crypton Future Media jam ekvendis Hatsune Miku Append. Pri gxi, bonvole legu tiun cxi artikolon.