Problemo kauxzita de karaktereco de VOCALOID

VOCALOID-oj similas al komiksaj aux animaciaj personoj, aux virtualaj kantistoj. Oni auxskultas kanton, ofte konsciante karakteron de kantista VOCALOID. Tio de tempo al tempo cxagrenas muzikistojn.


Ankaux iuj muzikistoj sxatas iliajn karakterojn. Sed aliaj muzikistoj pensas "Auxskultu ne kantadon de (ekzemple) Miku, sed 'mian' muzikon!" (Mi supozas, ke multaj muzikistoj, senrilate al placxo pri karaktereco de VOCALOID, tiel pensas.) Sed spektantoj ofte skribas en komento, "Miku bone kantas!" "Miku cxarmeeeeega!!" ktp. Ecx kiam lauxdoj estas donitaj por muzikisto mem, poplareco de tiu muziko estas kauxzita de uzado de VOCALOID. Kelkaj muzikistoj sursxutas muzikojn sen VOCALOID. Se komparas iliajn vizitfojojn kun tiuj de samhomaj VOCALOID-videoj, oni facile vidas poplarecon de VOCALOID.


Iam mi legis komenton de anonima muzikisto en 2-channel. Tiu skribis, "Mi pensas, se mi uzos Miku-n, pli multaj homoj auxskultos mian muzikon, cxar poplareco de Miku estas elstara el VOCALOID-oj. Sed tia penso suferigas min, cxar al la muziko, kiun mi kore deziras komponi, tauxgas alia VOCALOID."


"Mi deziras tion, ke kiel eble multaj homoj auxskultas miajn muzikojn" Tio estas natura deziro, ecx se muzikistoj estas amatoraj. Karakteroj de VOCALOID gxuas nin, sed ankaux problemojn gxi kauxzas.


Lastatempe vendigxis 2 KD-j, nomitaj "の、アッパー祭り" (UPPER-Festo de), "の、バラード祭り" (BALADE-Fest. de). Ili kontentas el novaj originalaj kantoj de amatoraj muzikistoj kaj kantistoj, inter ili estas tiuj, kiuj gajnis poplarecon per VOCALOID-muzikoj. Jam kantoj de tiuj KD-j estas sursxutitaj sur Nico Nico Douga, kaj auxskultitaj de multaj homoj. Ankaux KD-j estas rezervitaj de auxskultantoj. Inter tiuj muzikoj, kelkaj placxas al mi. Povas esti, ke nova movo de amatora muziko jam komencigxis for de VOCALOID kun karakteroj.


オリジナル曲「Mermaid」 song by リツカ
Originala kanto 'Mermaid'
2009/10/01

Kanto el tiuj diskoj. Komponis kaj verkis doriko, tre populara ankaux pri muzikoj de Miku. Kantis Ritsuka, amatora kantisto konata en Nico Nico Douga. Tiu kantis kelkajn VOCALOID-kantojn.


「ash」 kisk_baker
2009/03/01

Instrumenta muziko. Gxi ne rilatas al antauxaj diskoj. baker komponis. Ankaux baker estas populara pri VOCALOID-a muziko, sed tiu tune ne uzas figurojn de VOCALOID en ties videoj same kiel cxi tiu.