Mi petas vian subskribon por 'Akatsuki' kaj Miku

En 2010a aux 2011a jaro, Japan Aerospace Explotion Agency (JAXA, 宇宙航空研究開発機構) lancxos artefaritan sateliton / kosmosondilon de Venuso 'Akatsuki' (あかつき [akacuki]). Nun estas projekto meti tabulon de ilustrajxo de Hatsune Miku kaj mesagxoj en Akatsuki. Por tio necesas 10,000 subskriboj. Nun jam kolektigxis pli ol 8,500 en diversaj lingvoj. Vi povas subskiribi ESPERANTE! (Provizora nomo estas permesita.) Mi petas vin subskribi en tiu cxi retejo (Akatsuki estas skribita esperanteme 'Akacuki'). Iu faris tiun esperantan subskriban retejon, same kiel la angla, korea, cxina, franca, rusa! Kia vigleco kaj eminenteco! Mi kore dankas al tiu farinto. Mi tuj subskribis.


Akatsuki estos lancxata por esplori Venuson. Maso, distanco de Suno, tiuj de Venuso similas al Terglobo. Malgraux tio Venusa medio estas tute alia ol la Tergloba. Pro kio naskigxis tiaj malsamecoj? Akatsuki esploras tion. Akatsuki farigxos artefaritan sateliton de Venuso. Gxi esploras fluojn de Venusa aero.
Retejo de JAXA


Akatsuki (あかつき [akacuki]) signifas elkrepuskigxon, matenigxon. Mi esperas gxin farigxi 'akatsuki' de esplorado de Venusa aero kaj pli profunda kompreno pri Tergloba medio.


Akatsuki havos 100 aluminiajn tabulojn kiel 'balance weight'. Longlatero de tabulo estas 12cm, mallonglatero estas 8cm. Sur kiu mesagxoj estos iel gravuritaj. Se grupo kun 100 subskiriboj sendas mesagxojn, tiu grupo povas sendi ankaux ilustragxon gravurotan sur tabulon. Tial SOMESAT (Social Media Satellite Development Project ソーシャル・メディア衛生開発プロジェクト), kiu planas sateliton de Miku kaj kelkaj fikciuloj, komencis kolekti, unue, 100 subskribojn por ilustrajxo de Hatsune Miku kaj Hachune Miku. Sed tuj kolektigxis 100. Celata nombro multigxis al 1,000. Sed subskriboj pli multe kolektigxis. Profesoro de JAXA dankis pro tio kaj promesis, ke ili faros 1 tabulon por Miku, se kolektigxos 10,000 subskriboj gxis la 6a de januaro, 2010 (restas nur 18 tagoj!). Se por tio kolektigxas multaj esperantaj subskriboj, tio montras viglecon de Esperanto. Mi kore petas vian subskribon.
Retejo de SOMESAT
【SOMESAT】Miku to Venus 【金星探査機あかつき応援】
fare de tripshots, 2009/12/19


(2010/05/22)
JAXA sukcesis pafi kosmosxipon, kaj sendi Akatsuki al kosmo. Gxi entenas 3 tabulojn, sur kiu desegnajxo de Hatsune Miku kaj Hachune kaj cxirkaux 14000 mesagxoj estis gravuritaj. Pri tio, legu tiun cxi artikolon.